Fecó Balázs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fecó Balázs
Persona informo
Naskonomo Balázs Ferenc
Naskiĝo 2-an de marto 1951 (1951-03-02)
en Budapeŝto
Morto 26-an de novembro 2020 (2020-11-26) (69-jaraĝa)
Mortokialo COVID-19
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistokantistokomponisto • diskografa artisto
vdr

Ferenc Balázs [balAĵ], aŭ Fecó Balázs laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Ferenc (Fecó) estas hungara kantisto, komponisto, pianisto. La nomo Fecó estas malofte uzata karesnomo de Ferenc.

Fecó Balázs (dorse) en 2006

Fecó Balázs [1] naskiĝis la 2-an de marto 1951 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de novembro 2020 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fecó Balázs frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li kreis orkestron jam dum lernado. En 1967 li aliĝis al signifa orkestro Neoton, en 1972 al Taurus. En la sekva jaro li vivis eksterlande 2 jarojn. Hejmenveninta li kreis akompanan orkestron por Zsuzsa Koncz, post 2 jaroj tiu orkestro (kun ŝanĝoj) iĝis Korál kiu portis jam tutlandan sukceson. La orkestro faris koncertojn ankaŭ eksterlande (Bulgario, Sovetunio, Jugoslavio). En 1981 Fecó kantis kun furora sukceso ŝlagron Homok a szélben. Depost 1986 li muzikadis sola kaj li ofte komponadis. Li aranĝis ĉiujare koncertojn por ruina kapelo en Sitke. El la enspezoj en 1991 la kapelo plene renoviĝis. En 1997 Korál donis memorkoncerton kun granda sukceso. Li ricevis premion Kossuth en 2016, pli frue ankaŭ aliajn malpli gravajn premiojn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]