Federico Campilli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federico Campilli
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1820 (1820-10-07)
en Vieno
Morto 3-an de oktobro 1889 (1889-10-03) (68-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Okupo
Okupo baleta dancisto
vdr

Federico Campilli [federiko kampili], laŭ hungarlingve kutima nomordo Campilli Frigyes estis itala-aŭstra baletisto, koreografo, instruisto. Lia persona nomo estis Friedrich en germana lingvoareo.

Federico Campilli naskiĝis la 7-an de oktobro 1820 en Vieno, li mortis la 3-an de oktobro 1889 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Federico Campilli en 1846 li dancis en Nacia Teatro (Pest) kiel solisto de la Viena Opero. Inter 1847-1852 li estis membro de la Nacia Teatro, kie li enkondukis la balettrejnadon, traorganizis la baletbranĉon kaj evoluis la baletan repertuaron. Nature li ankaŭ dancis. En 1855 li revenis kaj restis ĝis malfermo de la baleta branĉo 1884, sed poste li daŭris la laboron en la ĵus fondita Reĝa Operejo de Budapeŝto, kie li laboris ĝis 1887. Dum sia 40-jara operacio en Hungario Campilli evoluigis la hungaran baletarton al nivelo de la viena baleto kaj li ankaŭ konservis guston de la imperiestra ĉefurbo. Li prezentis multajn baletojn el la internacia repertuaro kaj li mem koreograferis, eĉ li dancis plurajn verkojn. Li popularigis klasikan baleton kontraste al naciaj karakterojn. Li invitis famajn eksterlandajn baletistojn, sed ne multe atentis la trejnadon de hejmaj dancistoj. En 1887, okaze de lia emeritiĝo, Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) domacis al li oran krucon. Li pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Vieno. Li edziĝis en 1868.

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jós (1849)
  • A szerelmes ördög (1851)
  • Robert és Bertram (1858)
  • A furfangos szobalány (1858)
  • Rococo (1880)
  • Renaissance (1883)
  • Katalin, a rablóvezérnő
  • Kísértés (1885)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.