Fek al Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fek al Esperanto
Kovrilo de Fek al Esperanto
Artisto La Pafklik
Tipo Muzikalbumo
Publikigo decembro 2008
Daŭro 52 min : 12 s
Diskoj 1
Trakoj 18
Ĝenro Repo
Firmao Vinilkosmo
Aranĝadoj La Pafklik
Registrado ĉe Vinilkosmo en Tuluzo
Formato KD
v  d  r
Information icon.svg

Fek al Esperanto estas la unua muzikalbumo de la Pafklik, aperinta en decembro 2008. Fek al Esperanto estas ankaŭ la titolo de 2 kantoj en la muzikalbumo. Tiuj 2 kantoj havas preskaŭ la samajn tekstojn, unu estas rokversio kaj la alia G-funka versio.

Tiu albumo estas la unua albumo de hiphopo en esperanto. Ĝi estis registrita en la studio de Vinilkosmo en Tuluzo, kaj la tekstoj estis korektitaj kaj reviziitaj. La kantoj estis verkitaj de Platano kaj Katakana, muziko estis produktita de Katakana krom la jenaj instrumentaroj: Forkapta Operaco, Fek al Esperanto, La Povo, Fek al Esperanto (G-funka versio). Enhavas la albumo ankaŭ la instrumentaj mp3-versioj de 14 titoloj por karaokeo.

Trakoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eniro (Kio estas nov')
  2. Gangstero Esperantista
  3. Forkapta Operaco
  4. Nur restas tri tagoj (interkanto)
  5. Bum bum kanabis
  6. Jen la Pafklik
  7. Facilas
  8. Fek al Esperanto
  9. Varsovia vento 93.32 (interkanto)
  10. Urbo Paranoja
  11. La Povo
  12. Komerca
  13. Katakana
  14. Tro da fungoj (interkanto)
  15. Aliĝu al Polico
  16. La Espero (interkanto)
  17. Fek al Esperanto (G-Funka versio)
  18. Fino de la mondo