Felikso de Akvitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felikso de Akvitanio
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
Morto 30-an de novembro 674 (0674-11-30) (25-jaraĝa)
Ŝtataneco Franka imperio
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Felikso (floris en la 660-aj jaroj)[1] estis nobelo de la Franka Imperio sub la Merovidoj.[2] Li havis sidejon ĉe Tuluzo. Laŭ la verko de la 10a jarcento Miracula sancti Martialis lemovicensis, Felikso estis "nobela kaj renoma patricio el la urbo Tuluzo, kiu estis akirinta aŭtoritatecon super ĉiuj urboj ĝis la montoj Pireneoj kaj super la nekonkerebla popolo Vaskonoj," tio estas, la Gaskonoj.[3][4] Felikso estis probable la unua reganto de la Duklando Akvitanio kiu evoluis el la malnova regno de Kariberto la 2-a en la jardekoj sekvaj al lia morto (630) kaj la submeto de Gaskonoj fare de Dagoberto la 1-a.[5] Spite la fakton ke li staras ĉe la listo de duon-sendependaj regantoj de Akvitanio kiu etendas tra la Mezepoko, li estis konsiderita tre "mistera"[5] kaj "obskura".[6]

Felikso estis probable subtenanto de Klotaro la 3-a kaj de lia majordomo, Ebroin. Lia patricieco korespondas al la jaroj kiam la nomumito de Klotaro, nome Erembert, estis episkopo de Tuluzo. Post la morto de Klotaro (673), Erembert retiriĝis kaj la fra to de Klotaro, nome Ĉilderiko la 2-a, prenis la tronon kaj elpostenigis Ebroin.[7] Tiam ia Lupus, kiun la verko Miracula priskribis kiel "venante al" Felikso,[4] prezidis regionan sinodon ĉe Bordozo, kvankam Felikso estis ankoraŭ en povo en Akvitanio tiam.[8] Tiu sinodo estis okazinta sub kontrolo de Ĉilderiko la 2-a, indikante kontinuan suvereneco de Frankoj super Akvitanio kaj Gaskonio tiam, sed sekva rompo kun la Merovidoj ŝajne okazis post la morto de Ĉilderiko en 675.[8] Lupus estis ofte konsiderita protektito de Felikso, kiun la laste menciita delegitis al Gaskonio, kaj kiu poste sukcedos lin super la tuta Akvitanio.[3][4] Aliflanke, li estis kontraŭanto de Ebroin, kaj tiele eble malamiko de Felikso kiu prenis aŭtoritatecon en Gaskonio.[7] Poste Lupus havis kontrolon super suda Akvitanio kaj klopodis plifortigi ĝin norde kiam li mortiĝis.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Costambeys, Innes & MacLean 2011, p. 47.
  2. Lewis 1976, p. 388 n. 31.
  3. 3,0 3,1 Nicolle 2008, p. 16.
  4. 4,0 4,1 4,2 James 1977, p. 14.
  5. 5,0 5,1 5,2 Lewis 1976, p. 400.
  6. Nicolle 2008, p. 20.
  7. 7,0 7,1 Wood 1994, pp. 229, 237, 282.
  8. 8,0 8,1 Higounet 1963, pp. 20–21 nn. 43 kaj 45.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Costambeys, Marios. (2011) The Carolingian World, Cambridge Medieval Textbooks. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Higounet, Charles. (1963) Bordeaux pendant le haut moyen âge. Bordeaux: Imprimeries Delmas.
  • James, Edward. (1977) The Merovingian Archaeology of South-West Gaul, Volume 1, BAR Supplementary Series 25. British Archaeological Reports.
  • Lewis, Archibald R. (1976). “The Dukes in the Regnum Francorum, A.D. 550–751”, Speculum 51 (3), p. 381–410. doi:10.2307/2851704. 
  • Nicolle, David. (2008) Poitiers AD 732: Charles Martel Turns the Islamic Tide, Campaign Series 190. Osprey Publishing.
  • Wood, Ian N.. (1994) The Merovingian Kingdoms, 450–751. Londono: Longman.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rouche, Michel. (1979) L'Aquitaine des Wisigoths aŭ Arabes (418–781): Naissance d'une région. Parizo: Éditions Jean Touzot.