Felipe Alfau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felipe Alfau
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1902 (1902-08-24)
en Barcelono
Morto 1-an de januaro 1999 (1999-01-01) (96-jaraĝa)
en Nov-Jorkio
Lingvoj hispanakatalunaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo romanisto • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felipe ALFAU (Barcelono, 24a de aŭgusto 1902 – Novjorko, 18a de aŭgusto 1999)[1] estis hispana verkisto, elmigrinta al Usono, kiu verkis ĉefe en angla.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li elmigris en Usonon kun sia familio estante 14-jaraĝa, en 1916, kaj tie vivis la ceteron de sia vivo. Li studis muzikon kaj dum ioma tempo li estis muzikkritikisto de La Prensa, novjorka ĵurnalo hispanlingva. Poste li estis tradukisto en la Morgan Bank, en Wall Street, kaj ĉesis verki. Li mortis en maljunulejo de malriĉuloj.

Li verkis du anglalingvajn novelojn: "Locos: A Comedy of Gestures", 1936; kaj Cromos, 1948, sed eldonita nur en 1990.

Locos estas serio de rakontoj kun agado okazanta en Toledo kaj Madrid, en kiu nombraj roluloj defias la dezirojn de la aŭtoro kaj verkas siajn proprajn historiojn. Ĝi estis reeldonita en 1987, sed ankaŭ denove ne sukcesis. La dua romano, "Chromos", verkita en 1948, temas pri la hispanaj emigrantoj en Usonon; la titolo referencas al la memoroj de la elmigrantoj kiel kolektokartoj (cromos) de stereotipaj bildoj pri Hispanio.

Alfau verkis ankaŭ hispanlingvan libron de poezio, nome La poesía cursi, verkita inter 1923 kaj 1987, kaj publikigita en 1992; kaj anglalingvan libron de porinfanaj rakontoj, nome Old Tales from Spain (Iamaj hispanaj rakontoj), publikigita en 1929, en kiu oni kolektas dek rakontojn inspiritajn en tradiciaj hispanaj legendoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Old Tales from Spain. Garden City-New York: Doubleday, Doran & Company, Inc., 1929.
  • Locos: A Comedy of Gestures. New York: Farrar & Rinehart Inc., 1936
  • Locos: A Comedy of Gestures. Champaign-London: Dalkey Archive Press, 1988.
  • Chromos. Dalkey Archive Press, 1990.
  • Sentimental Songs. La poesía cursi. Dulingva eldono. Tradukita kun enkonduko de Ilan Stavans. Dalkey Archive Press, 1992.

Tradukoj al hispana[redakti | redakti fonton]

  • Locos. Una comedia de gestos. Traduko de Javier Fernández de Castro, epilogo de Mary McCarthy, Barcelona: Seix Barral, 1990. ISBN 84-322-4638-7. Dua eldono: BackList, Editorial Planeta, Barcelona, 2008.
  • Cromos. Traduko de María Teresa Fernández de Castro. Barcelona: Seix Barral, 1991.
  • Cuentos españoles de antaño. Traduko de Carmen Martín Gaite. Siruela: 1991.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Efeméride de Euskonews bazita sur la Enciclopedia Auñamendi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Felipe Alfau (escritor) en la hispana Vikipedio.