Ferdinand Schrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Schrey
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1850 (1850-07-19)
en Elberfeld
Morto 2-an de oktobro 1938 (1938-10-02) (88-jaraĝa)
en Berlino,  Germanio
Tombo Dahlem Cemetery
Ŝtataneco Germana Regno
Memorigilo Ferdinand Schrey
Okupo
Okupo komercisto
vdr
Tombo de Ferdinand Schrey

Ferdinand Schrey (naskiĝis la 19-an de junio 1850 en Elberfeld (nuntempe urboparto de Wuppertal), mortis la 2-an de oktobro 1938 en Berlino) estis elstara inventanto de stenografiaj sistemoj, praktikulo kaj aganto.

Schrey dekomence akiris metion ĉe banko kaj dume profunde okupiĝis pri lingvolernado. Post la metilernado li okupis postenon de korespondanto en la angla kaj franca. Post la partopreno en la franc-prusa milito 1870/1871 li enposteniĝis kiel komerca asistanto. Li fariĝis ankaŭ kunposedanto de butonfabriko.

En 1874 Schrey vidis unu el siaj kolegoj stenografii kaj decidis ellerni la sistemon de Franz Xaver Gabelsberger. Stenografio tre rapide fariĝis lia ĉefa ŝatokupo kaj vera pasio. Li akiris elstaran rapidskriban kapablon kaj profundan teorian konon.

En 1877 li publikigis la „Tezojn de Solingen“, kiuj dividis la sistemon de Gabelsberger en korespondan kaj paroladan skribon por havigi al komencantoj pli facilan bazan ŝtupon. La propono trovis nesufiĉan subtenon.

Schrey ellaboris sian propran, plisimpligitan sistemon, kies lernolibro aperis en 1887. Ĉi-foje lin atendis sukceso: la nova sistemo rapide akiris aliĝantojn.

En 1885 Schrey transprenis la estradon de agentejo de tajpiloj Hammond kaj fariĝis sola reprezentanto de tiu usona entrepreno en ĉiuj germane parolantaj landoj. En 1891 li fondis sian propran skribmaŝinvendejon en Berlino. Poste li fondis stenografian eldonejon. Li organizis instruadon de tajpantaj stenografiistinoj. La kunfandiĝo de ambaŭ metioj estis fakte lia ideo.

En norda Germanio la sistemo de Schrey konkurencis kontraŭ la plisimpligita variaĵo de la sistemo de Wilhelm Stolze. Fine la reprezentantoj de ambaŭ sistemoj ektraktis pri unuiĝo. Tiu okazis en 1897 per la publikigo de la bazaj principoj. Schrey devis kontraŭvole foroferi kelkajn siajn eltrovaĵojn, pri kiuj li aparte fieris. La sistemo Stolze-Schrey fariĝis vaste uzata en la nordo de Germanio kaj en Svisio, kie ĝi restas ĝis nun la sola gvidanta sistemo.

Germanio kaj Aŭstrio enkondukis en 1924 la germanan unuecsistemon, kiu reprezentas kompromison inter Stolze-Schrey kaj Gabelsberger.

Schrey malaprobis tiun desupran devigan enkondukon, tamen verkis kaj publikigis lernolibrojn pri ĝi.

Schrey estis kapabla montopromenanto, kondukis korpe aktivan kaj sanan vivon kaj propagandis nefumadon, nedrinkadon, korpajn ekzercojn kaj sunbanadon per multaj verketoj. Tamen dum la lasta vivjardeko lin trafis grava malsano, kiu katenis lin al la lito.

En 1928, jam maljuna, Schrey deturnis sin de sia vivoverko kaj ĉiuj ĝistiamaj ideoj pri la stenografio. Li volis krei simplan rapidskribon por la popolo. Post kelkaj diversaj provoj li alprenis la verkon de sia iama dungito Karl Friedrich Scheithauer kaj, iomete prilaborinte ĝin, eldonis lerno- kaj legolibrojn.

Eĉ post 1933, kiam la nazia ŝtato malpermesis instruadon de aliaj rapidskriboj krom la unuecsistemo, oni lasis maljunan kaj alte respektatan Schrey eldoni siajn lernilojn kaj periodaĵojn.

En la sistemo de Scheithauer kaj ĝia pludisvolviĝo pere de Schrey oni skribas ĉiujn vokalojn malsame ol la antaŭaj germanaj sistemoj, kiuj nur indikas ilin per la pozicio rilate la skriblinion, premo ktp. La nova sistemo tute ne uzis la plidikigon per premo.

Post la morto de Schrey la ŝtato tuj malfondis la klubojn kaj ĉesigis ĉian agadon ĉirkaŭ la sistemo. Post la milito kaj reestabliĝo de la demokratio la anoj de la sistemo denove fondis klubojn kaj eldonadis periodaĵojn.

Ekde sia junaĝo Ferdinand Schrey interesiĝis pri artefaritaj lingvoj kaj ellernis unu post la alia Volapukon, Esperanton kaj Idon. Ĉi-lasta restis lia preferata planlingvo, kaj Schrey eĉ agis dum kelka tempo kiel prezidanto de la germana Ido-Societo. Lia lasta vivoverko, la jam menciita "popola stenografio" estis adaptita al Ido kiel Koresteno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl-Heinz Best: Ferdinand Schrey (1850-1938). En: Glottometrics 18, 2009, S. 91-94.
  • L. Schneider, & G. Blauert [Hrsg.]: Geschichte der deutschen Kurzschrift. Wolfenbüttel: Heckners Verlag 1936. (S. 180ff. über Ferdinand Schrey)
  • Ferdinand Schrey: Das stenographische Zeichenmaterial und seine Verwendung. Vortrag auf dem IV. Internationalen Stenographentag zu Berlin, Anfang Oktober 1891. Selbstverlag von F. Schrey, Berlin 1891.