Ferenc Bajáki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Bajáki
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1883 (1883-05-06)
en Kecskemét
Morto 3-an de marto 1939 (1939-03-03) (55-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per ekzekuto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario • Komunista Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo ŝtata funkciulo • locksmith • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Bajáki, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bajáki Ferenc József estis hungara laboristo, komisaro.

Ferenc Bajáki [1] naskiĝis la 6-an de majo 1883 en Kecskemét. Li mortis la 3-an de marto 1939 en Butovo Suda (distrikto de Moskvo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Bajáki aĝis 17, kiam li aliĝis al socialdemokratoj kaj sindikato kiel simpla ferlaboristo en Csepel. Li edziĝis en 1910. En 1917 li havis signifan sindikatan postenon. En la sekva jaro li estis fidelulo de socialdemokratoj, sed en 1919 li aliĝis al la komunistoj. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis komisaro (komprenu ministro) pri ekonomia produkto. Post falo de la Soveto li estis kondamnita je tutviva mallibero, sed en 1921 Soveta Rusio ŝanĝis lin. Li aliĝis al la komunistoj ankaŭ en Soveta Rusio kaj li ricevis ekonomiajn taskojn. En 1938 li estis arestita, en la sekva jaro mortpafita. En 1956 oni oficiale nuligis la verdikton.

Dum la socialismo strato kaj lernejo portis la nomon Bajáki Ferenc.

Fontoj[redakti | redakti fonton]