Ferenc Delly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

DELLY Ferenc [deli] estis rumanuja hungara aktoro, reĝisoro naskita en Szeged la 3-an de oktobro 1903 kaj mortinta en Kluĵo la 3-an de februaro 1960.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Delly debutis en Eger kiel ĥoristo kaj helpaktoro, dancist-komikulo. Li aperis en Faun Kabaré kaj en teatro de Újpest, en Szeged kaj Kaposvár. Ekde 1927 ĝis 1937 li ludis en la Teatro Belvárosi kaj Fővárosi Operettszínház (Ĉefurba Operetteatro). Inter 1937 kaj 1944 li estis ano de la Teatro Andrássy úti, poste de la Andrássy Színház. En 1945 li dungiĝis al Oradea, poste en 1946 al Székely Színház. Ekde 1948 li instruis en Magyar Művészeti Intézet, poste en Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat. Inter 1953 ĝis novembro 1956 li estis ĉefreĝisoro de la Kolozsvári Állami Magyar Színház.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bánk bán (Katona J.);
  • Macpherson (Szimonov: Az orosz kérdés);
  • Báró (Gorki: Éjjeli menedékhely);
  • Pool felügyelő (Priestley: Váratlan vendég);
  • Dorn doktor (Ĉeĥov: Sirály);
  • Tipătescu (Caragiale: Az elveszett levél);
  • Zsellyei Balogh Ábel (Móricz Zs.: Úri muri);
  • Dőry báró (Mikszáth K.: Különös házasság)

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katona J.: Bánk bán;
  • Lovinescu: Romba dőlt fellegvár;
  • Csiky G.: Buborékok.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon