Ferenc Gerlóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Gerlóczy [gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Ferenc estis hungara kuracisto, profesoro, infankuracisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis gerlóci kaj alsóviszokai.

Ferenc Gerlóczy [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de marto 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Duonpatro de Ferenc Gerlóczy estis Zsigmond Gerlóczy. La juna Ferenc akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1935, post 4 jaroj fakdiplomon pri infankuracado. Li eklaboris jam en 1934 en la kliniko pri infanoj, krome li instruis en la menciita universitato ekde 1939. Interrompo okazis en la jaroj 1944 kaj 1945, tiam li estis hospitalestro en Szikszó. En 1948 li estis nomumita privata profesoro, en 1953 docento, en 1956 universitata profesoro. En 1952 li kandidatiĝis, en 1990 li doktoriĝis. Inter 1971 kaj 1981 li estis klinikestro, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1957 kaj 1981.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Maradék és differenciálnitrogén vizsgálatok gyermekeken (1938)
  • Tetánia idiopathica juvenilis (1942)
  • Gyermekkori acut alcohol intoxicatio (1946)
  • Rachitis és Tetania (1951)
  • Az E vitamin gyermekgyógyászati jelentősége (1960)
  • A gyermekgondozás egyes kérdései (1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.