Saltu al enhavo

Ferenc Ibrányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ferenc Ibrányi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1901 (1901-04-30)
en Budapeŝto
Morto 23-an de junio 1983 (1983-06-23) (82-jaraĝa)
en Old Fort Providence
Ŝtataneco Hungario
Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
teologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ferenc Ibrányi [ibrAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ibrányi Ferenc estis hungara pastro, altlerneja instruisto. Liaj nomvariantoj eksterlande estis Ibrányi Francis J.Ibranyi Francis.

Ferenc Ibrányi[1] naskiĝis la  30-an de aprilo 1901(nun 1901-04-30) en Budapeŝto, li mortis la 23-an de junio 1983 en Providence, kiu povis esti en:Old Fort Providence, eble en Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ibrányi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, poste li akiris teologian diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1925, sed jam en 1924 li pastriĝis. Inter 1925-1928 li studis en Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino, kie li akiris sciencan gradon Ph.D.. Inter 1929-1939 li instruis en Teologia Altlernejo (Esztergom), krome inter 1932-1949 ankaŭ en la universitato, eĉ li estis fakultatestro en la studjaro 1945. En 1949 li forlasis la landon kaj en aŭstra monaĥejo li estis pastro, sed en la sekva jaro li pluiris al Kanado, kie li instruis en Universitato Laval inter 1950-1970, sed laŭokaze ankaŭ en en:Ursuline College kaj en en:Mount St. Joseph University. Liaj ekleziaj titoloj estis papa ĉambelano (1945–1970), poste papa prelato ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pragmatizmus bírálata, különös tekintettel Williams Jamesre. (1922)
  • Ethica secundum Sanctum Thomas et Kant. (monografio, 1931)
  • Theologia moralis iuxta praelectiones quas habebat. (1941)
  • Les principes premiers et secondaires de la loi naturelle. (1958)
  • Moral Teaching. (1968)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]