Ferenc Jávori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Jávori
Ferenc Jávori en 2013
Ferenc Jávori en 2013
Persona informo
Naskonomo Jakubovics Ferenc
Naskiĝo 10-an de februaro 1946 (1946-02-10) (78-jaraĝa)
en Mukaĉeve
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistokomponisto • ludisto
vdr

Ferenc Jávori, laŭ hungarlingve kutima nomordo Jávori Ferenc estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Jakubovics [jakuboviĉ], lia vaste konata karesnomo estas „Fegya” [fedja].

Ferenc Jávori en 2013

Ferenc Jávori [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1946 en Mukaĉeve (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Jávori devenis el hungara juda familio. Li lernis violonadon kaj li interesiĝis pri la klezmero. Li akiris diplomon en Muzikarta Universitato de Uĵhorodo, poste li instruis muzikon en pluraj proksimaj urboj, sed li estis ano en ŝlagroorkestroj. En 1976 li translokiĝis al Hungario kaj li estis violonisto en Operetoteatro (Budapeŝto) pli ol jardekon. En 1990 li fondis klezmeran orkestron, kiu estis unika en Hungarlando. Iom poste li tralaboris la teatraĵon "Fiddler on the Roof" laŭ klezmero, tiu estis furora sukceso en Teatro Madách. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Purim, avagy a sorsvetés (baleto)
  • Klezmer Szvit
  • Menyasszonytánc (muzikalo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]