Ferenc Kasselik
Ferenc Kasselik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kasselik Ferenc |
Naskiĝo | 1795 en ![]() |
Morto | la 9-an de decembro 1884 en ![]() |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Fidél Kasselik |
Profesio | |
Profesio | arkitekto |
Ferenc Kasselik [kaŝelik], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kasselik Ferenc estis hungara arkitekto, kiu projektis almenaŭ 400 konstruaĵojn.
Ferenc Kasselik [1] naskiĝis en 1795 Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 9-an de decembro 1884 (laŭ alia informo la mortotago estas la 8-a) en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Kasselik estis edukita de sia patro - kiu estis same arkitekto - poste ekde 1819 en Akademio de Belartoj de Vieno. En 1827 li iĝis membro de arkitekta gildo. Li projektis aŭ planadis konstruaĵojn parte aparte, parte kun aliaj arkitektoj, resume 400. Kelkaj el ili estas malkonstruitaj, tamen la restintaj estas ornamaĵoj de Budapeŝto. Li havis edzinon.
Elektitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Departementa domo (Balassagyarmat) (1834-1835, la plej granda departementa domo en Hungarlando)
- kazerno (1845-1846, Pest)
- Citadelo de Budapeŝto (1851)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Loĝkonstruaĵo ĉe Kodály körönd (metrostacio)
Kazerno ĉe Corvin–negyed (metrostacio)