Ferenc Kiss (arkeologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc KISS [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Ferenc estis hungara juristo, arkeologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1839).

Ferenc Kiss [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1791 en Habsburga Imperio, en Vieno. Li mortis la 25-an de julio 1859 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kiss frekventis lernejojn en diversaj urboj de Hungara reĝlando, fine li akiris diplomon el juro en Nagyvárad. Li komencis sian karieron en societo pri Kanalo Danubo-Tiso-Danubo, sed li havis ankaŭ postenon en Zombor. En 1828 li translokiĝis al Buda, kie li okupiĝis pri arkeologiaj laboroj. Li instruis ankaŭ en universitato de Pest (urbo) ekde 1852 ĝis sia morto, krome li estis ankaŭ juĝisto en Bács-Bodrog (reĝa departemento).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Zahl-und Schmuck-Ringgelder: Eine der vorhistorischen Goldsorten durch mehr als 150 vorhandene Stücke, deren stufenweiser Uebergang in normirtes Geld, durch einschlägige Münzen erwiesen (1844)
  • Einige Blicke in die räumliche Unendlichkeit des Weltalls während der Lufterscheinungen des 13. Nov. 1832 (1849)

Fontoj[redakti | redakti fonton]