Ferenc Knittelhoffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Knittelhoffer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1878 (1878-11-23)
en Budapeŝto
Morto 29-an de oktobro 1938 (1938-10-29) (59-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Knittelhoffer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Knittelhoffer Ferenc estis hungara laboristo, ministro, redaktoro.

Ferenc Knittelhoffer [1] naskiĝis en 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de oktobro 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Knittelhoffer post lernado estis masonisto. Li estis motoro de la masonista sindikato, en 1903 li estis sindikata sekretario. Tiutempe li aliĝis al la socialdemokratoj, kie li estis estrarano. Dum la sestaga Kabineto Peidl li estis ministro pri nutro. Dum regado de Miklós Horthy li redaktis gazeton kaj li daŭre politikadis kun la socialdemokratoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.