Kabineto Peidl
Kabineto Peidl | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Peidl | ||
Dum | 1-a de aŭgusto 1919 - 6-a de aŭgusto 1919 | |
Antaŭulo | Revolucia Direktiga Soveto | |
Sekvanto | Q56389352 | |
Kabineto Peidl (ankaŭ konata sindikata kabineto) estis transira, provizora kabineto inter Hungara Sovetrespubliko kaj erao de Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en 1919 nur 6 tagojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Revolucia Direktiga Soveto rifuĝis al Vieno, ĉar militajn planojn de la hungara Ruĝa Armeo eksciis la rumanoj (perfido okazis). Konsilio donis la potencon al la sindikatoj, kiuj formis novan registaron. Ili nuligis preskaŭ ĉiujn deklarojn de la Soveto, ili rearanĝis la juĝejojn kaj policon, estis liberigitaj la politikaj kaptitoj. Post kelkaj tagoj la rumana armeo okupis Budapeŝton, dume Kabineto Peidl havis nenian armean fonton. Simple la palatino donis la potencon al Kabineto Friedrich. Menciindas, ke tiutempe formiĝis kontraŭrevoluciaj kabinetoj precipe en Szeged sen iu ajn potenco kaj rajto.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Gyula Peidl – ĉefministro
- Károly Peyer ministro pri enlandaj aferoj
- Péter Ágoston ministro pri eksteraj aferoj
- Ferenc Miákits – ministro pri financo
- Ernő Garami - ministro pri justico
- József Haubrich - ministro pri defendo
- Sándor Garbai – ministro pri religio kaj eduko
- József Takács (ministro) – ministro pri agrikulturo
- Antal Dovcsák – ministro pri komerco
- Győző Knaller – senpostena ministro pri nacimalplimultoj
- Imre Szabó (ministro) – senpostena ministro pri laboro
- Ferenc Knittelhoffer – senpostena ministro pri nutro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2014-12-31 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] hungare