Károly Peyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Peyer
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1881 (1881-05-09)
en Városlőd
Morto 25-an de oktobro 1956 (1956-10-25) (75-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Károly Peyer
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Károly Peyer [kAroj pejer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peyer Károly estis hungara socialdemokrata politikisto, ministro.

Memortabulo pri Károly Peyer

Károly Peyer [1] naskiĝis la 9-an de majo 1881 en Városlőd. Li mortis la 25-an de oktobro 1956 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Peyer komence estis simpla laboristo, li frue aliĝis al la sindikato. Ekde 1906 li havis sindikatan postenon. En 1913 li sukcese establis sindikaton por ministoj, tiu ago portis tutlandan konatecon. En 1918 li akre kritikis la komunistojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko komence li restis sindikata estro, poste li ricevis ankaŭ ŝtatajn taskojn. Post falo de la sovetrespubliko li funkciis kiel ministro pri internaj aferoj dum ses tagoj. En 1920 li denove estis ministro, poste li vivis en Aŭstrio. En la sekva jaro li partoprenis en la firmiĝpolitiko de István Bethlen. Ili faris „Bethlen-Peyer Pakton”. Tio permesis politikadon de la socialdemokratoj, sed malpermesis la komunistojn. Inter 1922-1944 li estis parlamenta deputito. En 1947 li denove politikadis kontraŭ la komunistoj, tial li rifuĝis al Usono. En la sekva jaro la hungara tribunalo kondamnis lin 8 jarojn pro „spionado”. Peyer mortis pro koratako dum aŭskultado de radio, kiu parolis pri Hungara revolucio de 1956.

Fontoj[redakti | redakti fonton]