Ferenc Krémer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

KRÉMER Ferenc [pr. kre:mer] estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro naskiĝinta en Szatmárnémeti la 29-an de decembro 1903 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de aprilo 1978.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis 1929. Li estis ano de la teatroj de Szeged, de la Teatro Royal, de la teatroj de Mihály Erdélyi en Budapeŝto. En 1945 li reĝisoris en la Kamaraszínház de Buda. Inter 1952 kaj 1972 li estis ano de la Teatro Ŝtata Déryné.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Főkóstoló (Mark Twain–László A.: Koldus és királyfi);
  • Papa (Kállai I.–Fényes Sz.: Majd a papa);
  • Frank Ede (Bedő I.: Hotelszerelem).

El liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szedő L.: Szeptember végén.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon