Manci Krémer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KRÉMER Manci [pr. kre:mer] estas rumanuja hungara aktorino naskiĝinta en Nagykároly la 28-an de septembro 1907 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de septembro 1990. Lia patro estis Sándor Krémer, patrino Irma Bermann, lia frato Ferenc Krémer.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Manci Krémer debutis 15-jara kaj ŝi ludis en urboj Satu Mare, Carei, Kluĵo, Oradea, Arad, Temeŝvaro, Ŝegeŝvaro kaj Deĵo. Ekde la 30-aj jaroj ĝis 1949 ŝi estis primadono de la teatro de Kluĵo, sed ŝi aperis ankaŭ en Târgu Mureş, Subotica, Nagykanizsa, Senta, Košice. En 1949 pro ŝia aristokrata edzo grafo Ádám Teleki oni ellokigis ŝian familion el Kluĵo al Târgu Mureş, kie ĝis 1957 ŝi estis ano de la pupteatro.

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon