Ferenc Martos (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MARTOS Ferenc (pro. martoŝ) estis hungara inĝeniero pri minado kaj fornado, ano de MTA (kor. 1973, ord. 1979) naskita en Temeŝvaro la 27-an de marto 1918 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de novembro 1989. Ĝis 1952 lia origina nomo estis Mayer Ferenc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Martos akiris diplomon en 1943. De januaro 1948 li estis inĝeniero de Magyar Állami Szénbánya Rt. (MÁSZ), poste li laboris en la Ministerio pri Pezindustrio. De 1951 li laboris en la esplorlaboratorio, esplorinstituto pri kolminado. Li estis ĉefredaktoro de la revuoj Acta Geodaetica, Geophisica et Montanistica.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Mikoviny-memormedalo, a MTESZ-premio, Kammer der Technik-premio (Berlin), Krupinszki-premio (Varsovio).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bányászati műveletek külszíni hatásának közelítő meghatározása (Bp., 1959);
  • A telepsík dőlésszögének befolyása a külszín elmozdulására (Bp., 1955);
  • Bányászati fejtésmódok (kun József Bese kaj Dénes Panthó, Bp., 1963);
  • Vízveszély és vízgazdálkodás a bányászatban (red., Bp., 1975).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.