Ferenc Telbisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Telbisz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1932 (1932-12-06)
Morto 27-an de januaro 2010 (2010-01-27) (77-jaraĝa)
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Ferenc Telbisz [telbis], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telbisz Ferenc estis hungara fizikisto, informadikisto.

Ferenc Telbisz [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1932 en Szerep. Li mortis la 27-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Telbisz frekventis piaristan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1955. Post la diplomo li instruis unu jaron, poste li eklaboris en fizika esplora instituto, kie komence li okupiĝis pri kosma radiado. Ekde 1971 li okupiĝis pri komputilaj retoj, en 1985 li havis la taskon enkonduki lokan komputilan reton por la instituto. Inter 1992 kaj 1996 li havis similan taskon, sed en la menciita universitato. Li apartenis al la stabo, kiu enkondukis en Hungario la interreton. En 1996 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Internet - Evolúció vagy revolúció? [2] Arkivigite je 2010-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Szuperszámítógépek a statisztika tükrében [3]
  • AZ INFORMÁCIÓS TÁRSADALOM KIHÍVÁSAI (1996) [4]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.