Ferenc Vasváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Vasváry [vaŝvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vasváry Ferenc estis hungara juristo, profesoro.

Ferenc Vasváry [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1872 en Pécs. Li mortis la 7-an de januaro 1952 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Vasváry frekventis cistercianan gimnazion, poste juran akademion en sia naskiĝurbo, tamen li plulernis en Reĝa Universitato de Budapeŝto akirinta diplomon en 1898. Post siaj studoj li estis subnotario en Pécs. En 1900 li ekinstruis en la jura akademio, en 1905 li estis nomumita privata profesoro en la reĝa universitato, post 2 jaroj ordinara profesoro en la akademio. Tiutempe li studvojaĝis al Germana Regno, Belgio, Svislando. En 1922 li estis nomumita publika ordinara profesoro en la alveninta Scienca Universitato Erzsébet. Li estis dekano en la studjaroj 1925 kaj 1937, rektoro en la studjaro 1927. Li pensiuliĝis en 1943, tamen li instruis plu ĝis 1949.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Der ungarische Gesetzentwurf zur Bekämpfung des unlauteren Wettbewerbs (sen eldonjaro)
  • A magyar közigazgatás központi alapszervei (1902)
  • A magyar közigazgatási perrendtartás vezérfonala (1907)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.