Ferencváros (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferencváros [ferencvAroŝ] estas la 9-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: Francisko-urbo kaj devenas honore al Francisko la 1-a. Sportklubo Ferencváros (mallonge FTC, vaste konata Fradi) estas la plej populara hungara futbalklubo.

Blazono de la 9-a distrikto
Loko de la 9-a distrikto
Muzeo en Ferencváros
Paroĥa romkatolika preĝejo en Ferencváros
Skulptaĵo en la centra buĉejo en Ferencváros

Bazaj informoj

Situo

Distrikto Ferencváros situas centre en la ĉefurbo sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Danubo. Aparte menciinda loĝkvartalo estas "József Attila" konstruita dum la socialismo (pli frue loĝkvartalo "Maria Valeria" estis tie).

Historio

Dum la mezepoko estis tie nur bienocentroj kaj sporadaj domoj ekster la urbomuro de Pest. En 1792 oni nomumis tiun parton Ferencváros. En 1799 kaj en 1838 la inundoj forviŝis la domojn. Fine de la 19-a jarcento la loko estis tre konvena por la nutraĵ-industrio pro la Danubo. Multe da muelejoj kaj aliaj objektoj ekfunkciis. Pro agemaj politikistoj precipe en la 1990-aj jaroj malnova loĝkvartalo de Ferencváros impone renoviĝis.

Trafiko

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

La nuntempa Nacia Teatro