Ferhat Mehenni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferhat Mehenni
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1951 (1951-03-05) (73-jaraĝa)
en Illoula Oumalou
Lingvoj kabila
Ŝtataneco AlĝerioFrancio
Alma mater Universitato de Alĝero
Okupo
Okupo kantistopolitikisto
vdr

Ferhat Mehenni, ankaŭ konata kiel Ferhat Imazighen Imula, estas kabila artisto, politika aktivulo kaj la fondinto kaj unua prezidanto de la Movado por la Aŭtonomio de Kabilio. Ekde la 1-a de junio 2010 li estas la prezidanto de la Provizora Registaro de Kabilio, ekzilregistaro, kiun la movado starigis en Francio.[1] Li estas laŭreato de la Gusi-premio pri paco ekde la 23-a de julio 2013.

En 2012 Mehenni alprenis polemikan starpunkton, kiam li vizitis Israelon, kie li eldiris sian subtenon kaj solidaron kun Israelo, komparante ĝin al Kabilio: "Ni estas en malamika medio. Ambaŭ landoj kunhavas specon de la sama vojo, sed Israelo jam ekzistas – tio estas la sola diferenco."[2]

La 26an de aŭgusto 2021 Alĝerio donis internacian arestordonon por Ferhat Mehenni.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]