Saltu al enhavo

Fernando de la Puente

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fernando de la Puente SulsonaSolana[1] estis hispana esperantisto en Zaragozo. Li estis prezidinto de Katolika Esperantista Hispana Asocio (KEHA) dum la 1960-a jardeko kaj poste honora-prezidanto, vicprezidinto de la grupo Frateco. En 1954 li fondis la bultenon Katolika Esperantisto.

Verkoj

  • El Doctor "ESPERANTO L.L. Zamenhof. Apostol de la paz. 1988? Paĝoj 312.
Citaĵo
 Jen grava biografio de L.L. Zamenhof en hispana lingvo.

La lingvo Esperanto ne estas disiga de la vivo de Zamenhof. Pro kio Zamenhof kreis Esperanton? La biografio de Zamenhof de Fernando de la Puente klarigas tion. Zamenhof kreis la Universala Lingvon kiel reagon al sia propra situacio kaj samtempe pro reago al la cirkonstancoj en kiuj malvolvi ĝis lia vivo. Kaj tio ne estas ĉio. En samaj malfavoraj cirkonstancoj ne ĉiuj homoj same reagas. La plejmulto sin malkuraĝigas, adaptiĝas al la malfavoraj cirkonstancoj kaj elektas la plej facilan vojon, la neniofaradon. Aliaj reagas laŭ propraj kaj tujaj interesoj. Zamenhof estas unu el tiuj homoj esceptaj, kiuj ekreagante en favoro de sia raso aŭ deveno, larĝigas sian mensan horizonton kaj konceptas la homaron entute. Zamenhof spertis la interrasajn malamojn, spertis pogromojn, kaj reagis ne nur por solvi la hebrean malbonan sorton, sed alfrontis la homaran ĝeneralan problemaron por atingi konkordan kaj pacan kunvivadon super la diferenciĝoj. Kiel rimedon unu lingvon komunan super la aliaj, ĉu gepatraj, ĉu naciaj, kaj unu komunan moralon super la diferencaj religiaj ceremonioj. Li serĉis fortigi la unuigajn faktorojn kaj mildigi la disigajn por atingi la unuecon en la diversecon en konkordo kaj paco. Zamenhof pro sia grandanimeco fariĝis unu el la plej elstaraj personecoj de la homaro. Li signis la vojon al la estonteco kune kun la rimedo por atingi ĝis: "Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento, unu grandan rondon familian". La biografio de Zamenhof farita de Fernando de la Puente havas tiun celon: per la biografio de Zamenhof rakonti preskaŭ romane la estiĝon de Esperanto kaj ĝian humanecan pacan mesaĝon. La verko de Fernando de la Puente estas biografio de Zamenhof, genezo de Esperanto, historio de la Esperanto-movado kaj alvoko por la paco. Estus konvene, ke antaŭ ol komenci Esperanto-kursojn oni kiel en seminario studus la biograf ion de Zamenhof en la propra gepatra lingvo, ĉar kompreneble por varbi esperantistojn unue oni devas fari Esperanto-simpatiantojn, poste instrui la lingvon kaj fine, ke ili aniĝu al la Esperanto-movado.

Grava verko tiu de Fernando de la Puente, unika en kastilia lingvo. Elstara biografio de L. L. Zamenhof, ankaŭ leginda de la esperantistaj aktivuloj. 
— G.M.E. Boletín n286 (maj 1988)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boletín n346 (maj 2000)