Feroa Lingva Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feroa Lingva Komitato
lingvoreguliganto
Komenco aprilo 1985 vd
Lando(j) Ferooj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Feroa Lingva Komitato (feroe : Málráað, antaŭ 2012, Føroyska málnevndin) estas la reguligisto de la feroa lingvo. Ĝi estis fondita en aprilo 1985, kaj situas en Tórshavn. La celoj de la Komitato estas plifortigi kaj disvolvi la feroan lingvon, kaj ankaŭ konsili la feroan registaron pri lingvaj aferoj. La Komitato havas interalie la taskon fiksi la skribstilon por novaj vortoj enkondukitaj en la lingvon kaj certigi ke la publiko kontentige uzu la lingvon. La Lingva Komitato estas departemento de la Feroa Ministerio pri Kulturo.

La Komitato estas membro de la Nordia Lingva Konsilio, kiu estas parto de la Nordia Konsilio.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la cela klaŭzo de la Komitato (§2), jen la taskoj de la komitato [1]:

  • Kolektu kaj konservu novajn feroajn vortojn kaj helpu elekti kaj krei novajn vortojn. La Komitato ankaŭ devas esti atentema por trovi lingvajn erarojn kaj poste klopodi malhelpi la disvastiĝon de la eraroj.
  • Kunlaboru kun lingvaj Komitatoj en asocioj kaj institucioj, kaj subtenu ilin kiel eble plej multe en ilia laboro.
  • Respondu al lingvaj aferoj por privataj institucioj kaj instancoj, kaj kunlaboru kun institucioj kaj amaskomunikiloj kiuj havas gravan efikon al la lingvo, kiel registara administrado, lernejoj, gazetoj, radio kaj televido.
  • Respondu demandojn pri personaj nomoj, loknomoj kaj aliaj nomoj. La demandoj kaj respondoj estos konservitaj en la dosiero de la Komitato.
  • Kunlaboru kun aliaj lingvaj Komitatoj/lingvaj konsilioj kaj similaj institucioj en aliaj nordiaj landoj, kaj sendu reprezentantojn al iliaj kunvenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Føroyska málnevndin. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2019-03-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]