Fervoja kaŝpasaĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junuloj enirantaj vagonon kiel kaŝpasaĝeroj proksime al Bakersfield, Kalifornio (usona Nacia Junulara Administracio, 1940)

Kaŝpasaĝeroj de vagonaroj plej ofte kaŝas sin en varvagono, sed foje rajdas sur la eksteraĵo de vagono. Kaŝpasaĝereco normale estas kontraŭleĝa, kaj povas havi tre grandan danĝeron de akcidento, precipe kiam la homo rajdas ekster la vagono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaŝa vojaĝado en privataj varvagonoj okazis ekde la komenco de fervoja transporto. En Usono ĝi fariĝis ofta transporta rimedo post la Usona Enlanda Milito kiam la fervojoj komencis etendiĝi okcidenten, precipe uzata de migrantaj laboristoj, kiuj nomiĝis hobos kaj konstruis apartan subkulturon. Dum longa daŭro ĝi estas ofte praktikata de homoj, kiuj ne kapablis pagi transportan bileton, kaj precipe dum grandaj ekonomiaj malordiĝoj, kiel la Granda Depresio. Ĝi fariĝis tre konata temo en usona popola kulturo de la 20-a jarcento, interalie en kantoj kiel "King of the Road" ("Reĝo de la vojo") kaj filmoj kiel Emperor of the North Pole ("Imperiestro de la Norda Poluso"). Pro diversaj kaŭzoj ĝi estas malpli ofta en la 21-a jarcento, kvankam iuj ankoraŭ praktikas ĝin.[1]

Vida perspektivo de kaŝpasaĝeroj sur la tegmento de vagono por ŝutaĵoj

.

Kaŝpasaĝeroj kutime iras al ranĝostacio, kie oni envagonigas kaj elvagonigas varojn kaj skipanojn. Ili aŭ kaŝe eniras parkitan vagonon aŭ saltas sur ekveturantan.[2]

Rajdi la stangojn[redakti | redakti fonton]

Du hobos (fruaj usonaj fervojaj kaŝpasaĝeroj) sur la stangoj

Kvankam fervojaj kaŝpasaĝeroj plejparte veturis en aŭ sur varvagono, alia historia metodo estis "rajdi la stangojn". Ĉe la lignaj vagonoj de la frua 20-a jarcento, oni apogis la malsupron de la vagono sur ŝtalaj ĵaluziaj stangoj por ke ĝi estu sufiĉe fortika por porti pezajn ŝarĝojn. La stangoj povis esti pli ol kvar kaj direktiĝis laŭlonge de la vagono. Sur ili kaŝpasaĝero rajdis kuŝante, ĉu sur tabulo, kiun li alportis kaj metis orte sur la stangoj, ĉu sur unu stango, kiun li tenis forte. Rajdi la stangojn estis tre danĝere. Kiam la vagonaro rapidis sur malebena trako, la vagonoj povis salti kaj balanciĝe malmilde, aŭ bati la kaŝpasaĝeron per balastaj rokoj saltigitaj de la grundo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Black Butte Center for Railroad Culture. Bbcrc.org. Alirita 2015-07-08.
  2. Iverson, Wayne. (2010) Hobo Sapien. Robert Reed Publishers. ISBN 978-1-934759-43-1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • London, Jack. 1907. The Road ("La vojo".) New York: Macmillan. (Memoraĵoj pri kaŝpasaĝerado en Norda Ameriko fine de la 19-a jarcento.)