Fervojlinio Salcburgo-Lamprechtshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
trajno ĉe la haltejo de Pabing

La fervojlinio Salcburgo-Lamprechtshausen (germane: Lokalbahn Salzburg-Lamprechtshausen) estas flanka fervjolinio en Aŭstrujo inter Salcburgo kaj Lamprechtshausen kun longeco de 25,598 kilometroj. La normalŝpura kaj elektrizita linio estas ankaŭ en kunteksto kun la en Bürmoos disflankeniĝanta linio en la direkto de Ostermiething. La tenada organizo Salzburg AG krome responsas pri Pinzgau-fervojo. Ĉiuj tri kune prezentas sin sub la nomo Salzburger Lokalbahn (SLB).

La branĉo de Lamprechtshausen estas nuntempe enkorpigita en la urba fervojo S 1 dume la vagonaroj ventantaj disde Lamprechtshausen de tempo al tempo rekte kondukas ĝis la (subtera) loka fervojo de Salcburgo. Historie ĝi nomiĝis, pro la ruĝe lakitaj trameroj, 'Rote Elektrische.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sude ekzistis ĝis 1953 daŭrigo sur Lokalbahn Salzburg-Hangender Stein kun flanka linio ĝis Parsch. Sekve la lamprechtshausen-a branĉon nomis oni ankaŭ norda linio (Nordlokalbahn). La suda retaro havis koneksojn al la en 1940 forigita tramvojaro de Salcburgo (Gelbe Elektrische) kaj al la eksa linio inter Berchtesgaden kaj Hangender Stein (Grüne Elektrische).

Ankoraŭ antaŭ konstrukomenco estis planoj unuigi la ruĝan linion kun Mattigtalbahn (linio inter Straßwalchen-Steindorf kaj Mattighofen), ie tra Bürmoos. Kiel finstacio de kelkaj eĉ favoriĝis Braunau am Inn. Permeso fari antaŭlaboroj venis en la 1884-a jaro.[1] Sed tio neniam realiĝis.

La loka fervojo en Flachgau iam estis vapora kaj la funkcio sekvis en du etapoj fare de la firmao SETG:

  • 20.1.1896: cirkulo inter ĉefa stacidomo de Salcburgo kaj Oberndorf
  • 16.5.1896: Oberndorf–Lamprechtshausen[2]

Elektrizo fariĝis inter 1909 kaj 1950.

Post kiam minacis en la 1970-aj jaroj forigo de la trafiko sur la restintaj reloj oni decidis plimodernigi la tuton. Ties plej klara signo estis konsekro de la nova subtera loka stacidomo ĉe la ĉefa stacidomo de Salcburgo. Inter majo 2016 kaj majo 2017 moderniĝis la stacidomo de Weitwörth-Nußdorf kaj metiĝis dua trakaro de tie ĉi ĝis Oichtensiedlung.[3]

La haltejo Oberndorf Stadt alinomiĝis en majo 2016 Oberndorf-Laufen por atentigi pri la najbara situo de la bavaria urbo Laufen (Salzach). Kelkaj nuntempe (2023) esploras pri ebla subtera kontinuigi de la linio subtere/metro-simile suden, kun foraj planoj de plilongigo ĝis Berchtesgaden, Mondsee, Königssee, Fuschlsee kaj Bad Ischl. Ironie kaj interese ke kelkaj de tiuj ĉi linioj iam jam estis ekzistintaj.[4][5]

La tuto estas parto de la Transportunuiĝo salcburgia (SVV) kiu kunlaboras kun societoj de publika transporto en Bavarujo, Tirolo kaj Supra Aŭstrio.

Stacidomoj kaj haltejoj[redakti | redakti fonton]

  • 0,0 km - Salzburg Lokalbahnhof
  • 0,9 km - Salzburg Itzling
  • 1,7 km - Maria Plain-Plainbrücke
  • 2,5 km - Hagenau
  • 3,5 km - Bergheim
  • 4,4 km - Schlachthof
  • 5,5 km - Muntigl
  • 6,5 km - Siggerwiesen
  • 8,5 km - Anthering
  • 10,0 km - Acharting
  • 13,9 km - Pabing
  • 14,9 km - Weitwörth-Nußdorf
  • 16,0 km - Oichtensiedlung
  • 17,0 km - Oberndorf-Laufen
  • 17,6 km - Oberndorf Bahnhof
  • 19,4 km - Ziegelhaiden
  • 21,3 km - Arnsdorf
  • 23,0 km - Bürmoos
  • 24,2 km - Zehmemoos
  • 25,1 km - Lamprechtshausen

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Markus Inderst: Typenatlas Österreichische Privatbahnen – Technik, Geschichte, Einsatz, Verlag Geramond, München 2015, ISBN 978-3-95613-021-2.
  • Christian Auerweck: Mehr als eine Lokalbahn (=eisenbahn magazin, 10/2011), Alba Publikation, Düsseldorf 2011, p. 28–30
  • Alois Fuchs: Salzburger Nahverkehr, Verlag A. Winter, Salzburg 1986, ISBN 3-85380-053-X
  • Heinrich Harrer, Bruce Holcomb: Salzburger Lokalbahnen, Verlag Slezak, Wien 1980, ISBN 3-900134-14-6
  • Gunter Mackinger: Die elektrische Lokalbahn in Salzburg, Verlag Pospischil, Wien 1992
  • Gunter Mackinger: Die Salzburger Lokalbahn – Gestern Heute Morgen, Salzburger Stadtwerke, Salzburg 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]