Festivaloj en Kalgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preria urbeto ĉe Heredaĵa Parko
Rajdanto ĉe la Stampeda Rodeo
Malferma parado de Karifesto 2007

Sekvas listo de la ĉiujaraj festivaloj kaj kulturaj eventoj okazantaj en Kalgario (Alberto) kaj apuda regiono:

Vintre[redakti | redakti fonton]

Printempe[redakti | redakti fonton]

Somere[redakti | redakti fonton]

Kalgaria Stampedo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kalgaria Stampedo.

La urbo famas pro la Kalgaria Stampedo, grandega agrikultura foiro kaj rodeo, kiu okazas ĉiun julion. La Stampedo oficiale reklamas sin kiel "La Plej Granda Surĉiela Spektaklo Surtere". Ĝi prezentas internacie rekonatan rodeokonkurson, scenejajn spektaklojn, agrikulturajn konkursojn, manĝvagonajn konkursojn, ekspoziciojn de la kulturo de la Unuaj Nacioj, kaj patkukajn matenmanĝojn ĉie en la urbo, inter aliaj allogaĵoj. Ĝi estas inter la plej grandaj kaj plej bone konataj festivaloj de Kanado kaj havas 94-jaran historion.

La Kalgarian Stampedon inaŭguris en 1912 Guy Weadick, usona artŝnuristo. Weadick volis okazigi mondrangan rodean eventon kiu allogus la plej bonajn vakerojn de la kontinento. La unua Stampedo estis la plej altpremia rodeokonkurso en Nordameriko, kun $20.000 por premioj. Ĝi allogis pli ol 100.000 spektantojn. En 1923 la Stampedo kuniĝis kun la Kalgaria Ekspozicio, kaj oni aldonis la manĝvagonajn konkursojn. En 2004 oni duobligis la monon por rodeaj premioj ĝis $1.000.000 por egaligis la Stampedon kun aliaj gravaj rodeoj kiel la Nacia Rodea Finkonkurso.

En 2005 1.242.928 homoj vizitis la 10-tagan rodeon kaj ekspozicion, nova rekordo. Kutime inter 300.000 kaj 400.000 homoj spektas la "Stampedan Paradon" (la due plej longa parado de Nordameriko), kiu okazas en la urbocentro je la malferma tago de la Stampedo. Dum la Stampeda Semajno, multaj kalgarianoj vestas sin en vakera stilo, kaj multaj entreprenoj ornamas siajn butikojn kaj oficejojn laŭ ĉi tiu sama stilo.

Aŭtune[redakti | redakti fonton]

  • Fajrrosta Festivalo sur la Bow (Septembro)
  • C-Ĵaza Festivalo (Septembro)
  • Tradicia Aŭtuna Foiro ĉe Heredaĵa Parko (Septembro)
  • Artcity - Festivalo de Arto, Dezajnado kaj Arkitekturo (Septembro)
  • Internacia Film-Festivalo de Kalgario (Septembro / Oktobro)
  • Banff-a Festivalo de Montaj Filmoj (Oktobro)
  • Wordfest: Internacia Verkista Festivalo de Banff kaj Kalgario (Oktobro)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calgary Jazz. Alirita 2007-02-27.