Kalgaria Zoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalgaria Zoo
Kalgaria Zoo sur Insulo S-ta Georgo
Kalgaria Zoo sur Insulo S-ta Georgo
bestoĝardenoparko
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 1929
Akreditiĝoj/
Membrecoj
AZA, MAZA, KAZA
Geografio
Ŝtato Kanado
Situo Kalgario
( Alberto )
Areo 0,3 km²
Geografia situo 51° 2′ 45″ N, 114° 2′ 0″ U (mapo)51.045833333333-114.03333333333Koordinatoj: 51° 2′ 45″ N, 114° 2′ 0″ U (mapo)
Kalgaria Zoo (Kanado)
Kalgaria Zoo (Kanado)
DEC
Kalgaria Zoo
Kalgaria Zoo
Situo de Kalgaria Zoo

Map

Statistiko
Nombro de bestoj 1001 [1]
Nombro de specioj 290 [1]
Ceteraj informoj
Retpaĝo http://www.calgaryzoo.org/ Kalgaria Zoo
vdr

La Kalgaria Zoo (angle Calgary Zoo) troviĝas en Kalgario (Alberto). La zoo situas iom oriente de la urbocentro, apud la kvartalo Inglewood kaj estas facile atingebla per la C-Trajno, la kalgaria trajno-sistemo. Granda parto de la zoo troviĝas sur Insulo S-ta Georgo en la rivero Bow.

La de AZA, MAZA, kaj KAZA akreditita zoo estis inter la unuaj zooj de Kanado. En 2006 ĝi estis hejmo por 1001 bestoj (ne inkluzivas unuopajn fiŝojn kaj insektojn) kaj 290 diversajn speciojn.[1]

La kalgaria zoo estas la due plej granda zoo en Kanado. Oni konsideras la instalaĵojn de la zoo esti mond-klasaj. La besto-ekspozicioj organiziĝas laŭ geografia regiono kaj havas grandajn, realecajn, kaj naturajn enfermejojn. Ankaŭ estas en la zoo-tereno botanika ĝardeno kaj prahistoria parko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita en 1929, la Kalgaria Zoo iom post iom fariĝis moderna kaj respektata zoo kiu sin dediĉis al konservado kaj edukado. En 2004 la zoo festis la 75-an datrevenon de sia fondiĝo.

En la lastatempe pligrandigita ekspozicio Celloko Afriko (angle Destination Africa) estas du alt-teknologiaj instalaĵoj: la Pluv-arbaro Transalta (angle Transalta Rainforest) kaj la Afrika Savano (angle African Savannah). Oni nun laboras je alia nova pligrandiga projekto, kiu portas la nomon Projekto Malkovro (angle Project Discovery) kaj prezentos pligrandigitan terenon por elefantoj, arktan/antarktan terenon, renovigitan forcejon, kaj novan ĉef-enirejon kiam oni finkonstruos en 2010.

La 17-an de novembro 2004 azia elefantido naskiĝis ĉe la Zoo. Ŝia patrino malakceptis ŝin, kaj ŝi post mortis de infektiĝo spite la penojn de la zoo-gardistoj kaj veterinaroj. Ŝi ricevis la nomon Keemaya postmorte.

Malgraŭ la bedaŭrindajn mortojn de Keemaya kaj gorilido, estas ankaŭ ĝojo en la Zoo. Malfrue en novembro naskiĝis ĝirafido kiu ricevis la nomon Richard kaj bone fartas. Ankaŭ en 2007, je la 21-a de marto, naskiĝis ĉe la zoo siberia tigrido; ĝia nomo estas Vitali.

Zoo-regionoj[redakti | redakti fonton]

La Kanadaj Sovaĝejoj, pumo
  • Arktaj Bordoj k Antarkta Alteriĝejo (angle Arctic Shores & Antarctic Landing): Oni planas novan terenon konstruota tie kie nun estas la norda enirejo; en ĝi inkluziviĝos la prahistoria parko. La tereno ampleksos kaj subtegementajn kaj subĉielajn ekspoziciojn kaj la konstruaĵo de la tereno havos la grandecon de futbalkampo. Ĝi anstataŭigos la iama arktan komplekson, kiun oni jam malmuntis en 2000. La zoo planas havigi al si arktajn ursojn, kio vekas debaton. En Antarka Alteriĝejo oni planas havi reĝajn pingvenojn. Ĝis julio 2007 oni planis ankaŭ havi beluĥojn en la tereno, sed tiam oni anoncis ke oni ne eblos pro financaj kialoj.
  • Aŭstralio: la aŭstralia komplekso estas inter la pli malgrandaj zoo-terenoj; en ĝi estas diversaj mamuloj, reptilioj, kaj birdoj de Oceanio en subtegmentaj kaj subĉielaj ekspozicioj.
  • Botanika Ĝardeno kaj Forcejo Harvie: la subĉielaj ĝardenoj estas inter la plej popularaj allogaĵoj de la zoo; inter ili estas Ĝardeno Dorothy Harvie. La ŝirmita situo de la zoo subtenas multajn ekzotikajn, marĝene fortikajn planto-speciojn. La forcejo havas en si la subĉielan parton de la zoo-ĝardenoj. En ĝi estas diversaj laŭtemaj kampoj kiel tropika ĝardeno, pluvarbaro, seka ĝardeno, kaj papilia ĝardeno. En la forcejo ankaŭ vivas diversaj bestoj, inter ili birdoj kaj senvertebruloj. Nuntempe oni renovigas la 30-jaran konstruaĵon; baldaŭ ĝi pli multe fokusigos atenton je instruado de vizitantoj pri la graveco de plantoj kaj plibonigo de energia efikeco.
  • La Kanadaj Sovaĝejoj (angle The Canadian Wilds): oni konstruis la Kanadajn Sovaĝejojn en la 1990-aj jaroj por doni hejmon por la plimulto de la nordamerikaj birdoj kaj mamuloj, kiujn havas la zoo. La tereno estas tre granda, kaj en ĝi estas grandaj, realecaj subĉielaj ekspoziciejoj en tri zonoj: la Tremola Arbaro (angle Aspen Woodlands), la Norda Arbaro (angle Northern Forest), kaj la Roka Montaro (angle Rocky Mountains).
  • Nokto-bestoj (angle Creatures of the Night): la ekspozicio pri nokto-bestoj remalfermiĝis en 2004 sub la nomo "Creatures of the Night". La nova ekspozicio havas prezentas noktan arbaron, kie vivas diversaj malgrandaj mamuloj, birdoj, kaj insektoj.
Ĝirafoj en la Afrika Savano
  • Celloko Afriko (angle Destination Africa): la projekto Celloko Afriko estis inter la plej popularaj pligrandigoj en la historio de la zoo. Ĝi malfermiĝis en 2003. En la kvar-konstruaĵa komplekso estas Pluvarbaro TransAlta (angle TransAlta Rainforest) kaj la Afrika Savano (angle African Savannah). En la pluvarbara komplekso estas subtegmenta pluvarbo, kie loĝas afrikaj mamuloj, reptilioj, birdoj, fiŝoj kaj senvertebruloj. Tie vivas ankaŭ la kalgaria gorilaro. La Afrika Savano estas hejmo de la hipopotamoj, inter ili la kvardek-jara "Foggy" (origine de la hustona zoo) kaj lia parulino "Sparky" (originie de la toronta zoo),[2] ĝirafoj, kune kun multaj pli malgrandaj bestoj. Kaj la pluvarbaro kaj la savano havas kaj subtegmentajn kaj subĉielajn ekspoziciejojn; ĉi-lastaj uziĝas kiam la vetero estas bona. La leonaro loĝas en subĉiela ekspoziciejo apud Celloko Afriko nomata la Afrika Veprejo (angle African Bushweld).
  • Eŭrazio: sur la okcidenta parto de Insulo S-ta Georgo vivas eŭraziaj bestoj. La plej granda parto de la ekspoziciejoj estas subĉielaj, kaj inter bestoj tie estas la neĝleopardoj, la siberiaj tigroj, kaj la japanaj makakoj. En la konstruaĵo Tropika Eŭrazio (angle Tropical Eurasia) loĝas la aziaj elefantoj, kiun oni nun pligrandigas kaj renovigas; post la fino de ĉi tiu pligrandigo la ekspoziciejo nomiĝos Elefanta Transirejo (angle Elephant Crossing).
  • Prahistoria Parko (angle Prehistoric Park): la unika Prahistoria Parko estas subĉiela rekreaĵo de suda Alberto, kiel ĝi eble aspektis antaŭ milionoj da jaroj. En la parko estas vivo-grandaj dinosaŭroj en sia rekreita geografia medio. Oni forigos ĉi tiun ekspozicion kiam konstruado de Arktaj Bordoj kaj Antarkta Alterigejo komenciĝos.
  • Primatoj: En la subtegmenta/subĉiela konstruaĵo por primatoj loĝas diversaj simiaj kaj prasimiaj specioj, kiel ankaŭ gibonoj. Multaj el ĉi tiuj estas sudamerikajaziaj, kvankam ankoraŭ estas sufiĉe multaj afrikaj specioj ĉi tie pro tio ke Celloko Afriko ne estas sufiĉe granda por loĝigi ĉiujn afrikajn primatospeciojn de la zoo.
  • Inter la ekspoziciejoj planitaj estas Arktaj Bordoj, Antarkta Alterigejo, Elefanta Transirejo, kaj la Forcejo[3]

Zoolumoj[redakti | redakti fonton]

Zoolumoj (angle Zoolights) estas kristnaska lumofestivalo, kiu okazas ĉiujare ĉe la zoo. En 2005/2006 ĝi okazis inter la 1-a de decembro kaj la 7-a de januaro ĉiun tagon krom la 25-a de decembro. Dum la besto-tema spektaklo uziĝas preskaŭ 3 milionoj da lumoj; ĝi estas la plej granda sezona lum-spektaklo en Okcidenta Kanado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Calgary Zoo - Raporto de 2005
  2. Telushippo.com Arkivigite je 2006-06-20 per la retarkivo Wayback Machine - Faktoj. Aliro al URL la 22-an de junio 2006
  3. Calgary Zoo - Project Discovery

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]