Feyenoord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feyenoord Rotterdam
futbala klubo
Kluba nomo  Feyenoord Rotterdam
Fondita  19-an de julio 1908
Stadiono  stadiono Feijenoord
De Kuip (la kuvo)
Kapacito  51.577
Prezidanto  Eric Gudde
Trejnisto  Dick Advocaat
Ligo  unua nederlanda ligo (Eredivisie)
2021/22  3-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Feyenoord [FEjenort] estas nederlanda futbala klubo, kun sidejo en Roterdamo. Ĝi estis fondita la 19-an de julio 1908. Kune kun la kluboj AFC Ajax kaj PSV Eindhoven ĝi estas unu el la tri gvidaj futbalaj kluboj en Nederlando.

La futbalistoj estas vestitaj en ruĝa-blanka ĉemizo kun nigra pantalono. La subtenantaro estas konata kiel Het Legioen (La Legio). La karakteriza strofo el la kluba kanto estas Geen woorden maar daden (Ne vortojn sed farojn).

La klubo nomatas laŭ la roterdama urboparto Feijenoord. Tie lokiĝas la kluba stadiono de la klubaj subtenantoj neoficiale nomata "De Kuip" ("la kuvo"), kiu disponas je pli ol 51.577 sidlokoj kaj gastigis 10 UEFA-pokalajn finalojn. Laŭ tio, la anojn de la unua profesia vira futbala teamo de la klubo oni nomas neoficiale kuipbewoners (kuvoloĝantoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]