Fiĥtela montaro
Aspekto
(Alidirektita el Fichtelgebirge)
- Tiu ĉi artikolo temas pri germana montaro, kies parto estas ĉeĥa montara parto nomata Smrčiny.
Fiĥtela montaro | |
ĉeĥe Smrčiny | |
montaro | |
Karakteriza pejzaĝo
| |
Oficiala nomo: Fichtelgebirge | |
Landoj | Germanio, Ĉeĥio |
---|---|
Historiaj regionoj | Bavario, Bohemio |
Najbaras kun | Ercmontaro, Ĥebia baseno, Bohemia arbaro, Frankonia Arbaro |
Natura parko | Natura parko Smrčiny Ĉeĥio |
Akvejo | Ohře, Saale, Naab, Weißer Main |
Plej alta punkto | |
- situo | Schneeberg |
- alteco | 1 051 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 03′ 06″ N 11° 51′ 13″ O / 50.05167 °N, 11.85361 °O (mapo) |
Areo | 1 020,00 km² (102 000 ha) |
Geologia konsisto | granito, ardezo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Germanio
| |
Situo enkadre de Germanio kaj Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Fichtelgebirge | |
Portalo pri Geografio |
Fiĥtela montaro estas montaro (germane: "Fichtelgebirge" (germana prononco pli-malpli Fiĥtlgebirge), ĉeĥe Smrčiny, estas unu el la mezaltaj montaroj de Germanio kaj Ĉeĥio. Ĝi situas plejgrandparte en la nordoriento de la federacia lando Bavario, je eta parto en la nordokcidento de Ĉeĥio. Ene de ĝia teritorio, areo de 1020 km² troviĝas la "Natura Parko Smrčiny".
Inter la urboj de la montaro estas Bayreuth kaj Hof (Saale).