Figueiró dos Vinhos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Figueiró dos Vinhos
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 169  (2011) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 8° 16′ U (mapo)39.9-8.2666666666667Koordinatoj: 39° 54′ N, 8° 16′ U (mapo) [+]
Areo 174 km² (17 400 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Figueiró dos Vinhos (Portugalio)
Figueiró dos Vinhos (Portugalio)
DEC
Figueiró dos Vinhos
Figueiró dos Vinhos
Situo de Figueiró dos Vinhos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Figueiró dos Vinhos [+]
vdr

Figueiró dos Vinhos estas portugala urbo kiu apartenas al la distrikto Leiria, Centra regiono kaj subregiono Região de Leiria, kaj havas ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn.

Figueiró dos Vinhos estas sidejo de municipo Figueiró dos Vinhos kun 173,44 km² kaj 5 281 loĝantoj (2001), subdividita en 4 fregezioj. La municipo limas norde kun Lousã, oriente kun Castanheira de Pera kaj Pedrógão Grande, sudoriente kun Sertã, sude kun Ferreira do Zêzere, okcidente kun Alvaiázere, Ansião kaj Penela kaj nordokcidente kun Miranda do Corvo. La urbo Figueiró dos Vinhos mem distas 69 km de Leiria, distrikta ĉefurbo laŭ la IC8 EN1, 52 km de Koimbro laŭ la IC8 A13 kaj 99 km de Castelo Branco laŭ la IC8.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Domego «Casulo» de la pentristo José Malhoa.

Figueiró dos Vinhos estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Aguda
  • Arega
  • Campelo
  • Figueiró dos Vinhos e Bairradas

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de malfrua Bronzepoko ekzemple en la kastrumo de Serra do Castelo, kie estis ankaŭ loĝado de romianoj kaj islamanoj. Jam en la 12-a jarcento estis skribitaj registroj reference al la teritorio de Figueiró, unue en la registro de Donaco de Herdade do Pedrógão en 1135 kaj poste en donaco fare de D. Pedro Afonso, ekstergeedza filo de Afonso Henriques, de foruo al la municipoj de Arega (1201) kaj Figueiró (1204), kiuj estas el la plej antikvaj municipoj de la lando.

Preĝejo.

En la Moderna Epoko Figueiró plifortigis sian gravon per la renovigo de la Foruo en la 16a de Aprilo 1514 fare de la reĝo Manuel la 1-a, kiam ĝi atingis ekonomian kaj loĝantaran prosperon kaj oni konstruis gravajn konstruaĵojn en la Historia Centro, kie elstaras la turo Torre Comarcã, starigita en 1506, simbolo de la municipa konfirmo, samtempa de restaĵoj de la Senjora Povo.

Dum la 17-a jarcento oni konstruis la konventojn de Nossa Senhora da Consolação kaj de Nossa Senhora do Carmo, kaj oni startigis minadon kaj transformadon de fero en Engenhos da Machuca kaj en la Fábrica da Foz de Alge.

Je la alveno de Liberalismo kaj la fino de la Antikva Reĝimo, okazis administraciaj reformoj pri sidejoj kaj municipoj dum la konsulregadoj de Mouzinho da Silveira, Passos Manuel, Costa Cabral kaj João Franco, kaj ankaŭ popolaj ribeloj kontraŭ la impostado en 1864.

Komence de la 20-a jarcento, la municipo famiĝis pro la rilatoj kun diversaj artistoj, ĉefe de Naturalismo. La pentristoj José Malhoa kaj Henrique Pinto kaj la skulptistoj Simões de Almeida, onklo kaj nevo, faris la regionon arketipo de la «Escola Naturalista de Figueiró» en kiu elstaras la temoj de ruraj kaj sentimentalaj pejzaĝoj.

En la 1950-aj jaroj oni atingis plej multnombrabn loĝantaron super 12 000, sed posta elmigrado perdigis pli ol duono de la loĝantoj.

La 23an de Septembro 2017, Figueiró dos Vinhos estis sidejo de evento TED.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Municipa Ĝardeno.
  • Preĝejo de São João Baptista
  • Pasejoj kaj Riverbanejoj de Fragas de São Simão
  • Riverbanejo de Aldeia Ana de Aviz
  • Prizonturo Torre da Cadeia Comarcã
  • Cabeço do Peão
  • Municipa Ĝardeno
  • Konvento de Nossa Senhora do Carmo
  • O Casulo - Domo de José Malhoa
  • Ferkruco
  • Muzeo kaj Centro de Artoj de Figueiró dos Vinhos
  • Ardeza domaro - Casal de S. Simão de Aguda
  • Pilorio de Aguda
  • Kapeloj de Nossa Senhora da Piedade, de São Pedro, de Senhora da Piedade de Moinhos Cimeiros, de Senhora do Amparo, de Anjo da Guarda kaj de São Simão

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]