Miranda do Corvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miranda do Corvo
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo • kultura heredo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 098  (2011) [+]
Loĝdenso 104 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 8° 20′ U (mapo)40.1-8.3333333333333Koordinatoj: 40° 6′ N, 8° 20′ U (mapo) [+]
Areo 126,38 km² (12 638 ha) [+]
Miranda do Corvo (Portugalio)
Miranda do Corvo (Portugalio)
DEC
Miranda do Corvo
Miranda do Corvo
Situo de Miranda do Corvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miranda do Corvo [+]
vdr

Miranda do Corvo estas portugala urbeto en la distrikto Koimbro, Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra, kun ĉirkaŭ 7 614 enloĝantoj (2011).

Miranda do Corvo estas sidejo de municipo Miranda do Corvo kun 126,38 km² kaj 13 098 enloĝantoj (2011), subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas nordoriente kun Vila Nova de Poiares, oriente kun Lousã, sudoriente kun Figueiró dos Vinhos, sudokcidente kun Penela, okcidente kun Condeixa-a-Nova kaj nordokcidente kun Koimbro. La municipa teritorio de Miranda do Corvo estas trapasata de la riveroj Ceira, Dueça aŭ Corvo kaj Alheda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn el Paleolitiko, ankaŭ de la epoko de la Romia Imperio. Oni trovis romiajn monerojn kaj praromiajn juvelojn en Chão de Lamas.

Miranda do Corvo ricevis foruon de D. Afonso Henriques la 19an de Novembro 1136 kaj novan en 1514. kiam oni starigis pilorion.

La Konvento de Santa Maria de Semide estis fondita de benediktanoj en 1154, poste iĝis de monaĥinoj ĝis 1896.

Monaĥinoj de Semide konstruigis kapeleton inter 1653 kaj 1663, kio poste iĝis la Sanktejo de Senhor da Serra.

Fine de la 18-a jarcento oni konstruis la preĝejon sur restaĵoj de ĝistiama preĝejo.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Freguesias de la municipo Miranda do Corvo.

Miranda do Corvo estas subdividita en la jenaj kvar fregezioj:

  • Lamas
  • Miranda do Corvo
  • Semide e Rio Vide
  • Vila Nova

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sanktejoj de Senhor da Serra, kaj de Nossa Senhora da Piedade de Tábuas
  • Pilorio de Miranda do Corvo
  • Konvento de Santa Maria de Semide
  • Ardeza domaro Gondramaz
  • Preĝejo de Miranda do Corvo/Calvário
  • Kastelo kaj mezepokaj tomboj
  • Kapelo de Nossa Senhora da Boa Morte
  • Preĝejoj kaj kapeloj
  • Banejo de Segade en Semide

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]