Saltu al enhavo

Filinovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filinovo
(Филинова)
Dvorec (Palaco), Dvoreckaja (Palaca)
vilaĝo
vilaĝo
Oficiala nomo: Филинова
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
Rivero Turo
Situo Filinovo
Loĝantaro
Horzono UTC+5
Aŭtokodo 72
Filinovo (Rusio)
Filinovo (Rusio)
DEC
neniuj koordinatoj
Situo kadre de Rusio
Filinovo (Tjumena provinco)
Filinovo (Tjumena provinco)
DEC
neniuj koordinatoj
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Filinovo (ruse Филинова, Filinova) estis vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Filinovo situis en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la maldekstra bordo de la rivero Turo, proksimume 41 km for de la suda rando de Tjumeno, 1 km for de la Tobolska landvojo. Ĝi situis inter vilaĝoj Borki kaj Ŝeŝukovo.

Komence de la 1860-aj jaroj plejparto de la loĝantoj okupiĝis pri grenkultivado, iuj ankaŭ pri fiŝkaptado, transportado de pasaĝeroj kaj kargoj, faris bastonmatojn kaj fiŝkaptajn retojn, komercis pomalgrande je lanugoj, viloj, stupoj ks[1].

La vilaĝo estis fondita de migrantoj el Eŭropa Rusio en la dua duono de la 19-a jarcento kaj konsistis el 20 kortoj, multaj el kiuj havis duetaĝajn domojn kaj plurajn mastrumejojn. Ĝi situis ĉe la bordo de Turo, kiu poste komencis rapide defali, vorinte unue legomejojn kaj poste minacinte kortojn. Parto de vilaĝanoj malmuntis la konstruaĵojn kaj transloĝiĝis 800 metrojn for, pli proksime al la Tobolska landvojo, apud lago Moĥovoje (Muska). Lokanoj nomis ironie la unuan translokitan domon Palaco (ruse Дворец, Dvorec), eble ĉar loĝantoj de la nova kvartalo havis familinomon tradukeblan kiel Reĝoj (ruse Королёвы, Korolovi). Oni komencis uzi tiun ĉi kromnomon kiel la duan nomon de la vilaĝo ĝenerale, do en ĉiuj dokumentoj kaj publikaĵoj oni menciis ambaŭ — Filinovo (Dvorec)[2].

En la 1920-aj jaroj aperis dujara bazlernejo, post fini ĝin la infanoj daŭrigis la lernadon en Borki. En 1930 estis establita kolĥozo "Ruĝa Spiko" (ruse Красный колос, Krasnij kolos), kies unua prezidanto estis Ilja Orlov, sekvita de Nina Korolova. En la 1950-aj jaroj la kolĥozo aliĝis al la grandigita kolhozo de vilaĝo Borki[2].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 62. 
  2. 2,0 2,1 zampolit (2021-08-31) Деревня Филинова или Дворец (ruse). PUTI-shestvuy. Alirita 2024-07-22.