Finfajfilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finfajfilo naturaspekta
Notoj disponeblaj en finfajfilo agorditaj en C. Notoj ludataj kun fermita fino estas markitaj kiel "●", notoj ludataj kun malfermita fino estas markitaj kiel "○".[1]

Finfajfilo (slovake: koncovka) estas slovaka popola ligna suprotona fajfilo. Rilate al sia longo havas finfajfilo relative mallarĝan enan truon. Dank' al tio ĝi facile superblovas al pli supraj suprotonoj. En finfajfilo muziko estas kutime uzata lidia modalo[1].

Finfajfiloj estas laŭ la dezirata gamo elfarataj en diversaj longoj. Kutima materialo por elfari ĝin estas ligno de Nigra sambuko.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Finfajfiloj estas uzataj precipe en popola muziko en Slovakio kaj Moravio. Nuntempe oni revenas al uzado de finfajfilo kaj verkas novajn kantojn en kiuj ĝi estas uzata, precipe en monda muziko, etna muziko kaj folka metalroko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 FAQ about: Koncovka (overtone flute) (angle). fujara.sk. Alirita 2012-07-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]