Finnlanda Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finnlanda Esperantista Junulara Organizo
Suomen Nuorten esperantoliitto
Emblemo de Finnlanda Esperantista Junulara Organizo
Lando  Finnlando
Fondiĝo 1973 / februaro 1977
Interretejo www.esperanto.fi/fejo/
vdr
Stando de FEJO en la internacia bazaro de IJK 2006
Bazaj vortoj pri Finnlando (alklaku por granda bildo).

Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO) estas Landa sekcio de TEJO en Finnlando kaj junulara membro-asocio de Esperanto-Asocio de Finnlando. Ĝia celo estas disvastigi esperanton inter junularo, ligi junajn esperantistojn en Finnlando kaj uzi esperanton por avantaĝo de junularo. FEJO estis fondita en la jaro 1977.

Agado[redakti | redakti fonton]

Junularaj Esperanto-renkontiĝoj, FEJO-semajnfinoj, okazas ĉirkaŭ dufoje en jaro en ajna parto de Finnlando.

FEJO havas interŝanĝan kontrakton kun Itala Esperanto-Junularo. Ĉiujare du junaj FEJO-anoj povas partopreni IJF en Italio kun financa subvencio de Eduka ministrejo de Finnlando.

En 2000 kaj 2005 FEJO kunorganizis KEF en Helsinki.

FEJO-Tendaro[redakti | redakti fonton]

Ekde 2007 FEJO organizis FEJO-Tendaron preskaŭ ĉiusomere, kutime en trankvila loko en la kamparo. Malgraŭ la nomo de la aranĝo, la plejparto de la partoprenantoj dormis en domoj.

Jaro Fojo Loko Partoprenantoj Rimarkoj
2011 4-a Myrskylä 12 Duono de la partoprenantoj venis el Norvegio.
2009 3-a Iisalmi 13 Okazis ĉe la bieno de Onni Kauppinen.
2008 2-a Yyteri 10
2007 1-a Helsinko 3 Okazis sur la insulo Pihlajasaari.

Membro-asocioj[redakti | redakti fonton]

FEJO havas du membro-asociojn:

  • EsperHe (Esperanto en Universitato de Helsinko, momente malaktivas)
  • JEH (Junularo Esperanta en Helsinki, momente malaktivas)

La Diskejo de FEJO estas servo realigita de FEJO.

Historio[redakti | redakti fonton]

FEJO estis fondita en la jaro 1973, kiam Esperanto-klubo Lingvoponto en Kuopio (orienta Finnlando) organizis kvintagan junularan kongreson. Tiu fondo de FEJO ne tamen atingis oficialan registradon kaj ĝia agado forvelkis dum la sekva jaro.

Denove oni fondis FEJO-n la 26an de februaro 1977. Post tio FEJO estis registrita en la oficiala asocia registro de Finnlando kaj kiel membroasocio de EAF kaj landa sekcio de TEJO.

Dum sia historio FEJO kutime havis kelkajn dekojn da membroj. La plej grandaj membraroj estis en la komenco de la 1980aj jaroj, ĉ. 50 ordinaraj kaj 30 subtenaj membroj. Tiutempe la maksimuma aĝo por ordinaraj membroj estis 25, pli aĝaj ol tio estis subtenaj. En la komenco de la 1990aj jaroj FEJO ŝanĝis sian statuton tiel, ke ekde tiam la aĝolimo de ordinaraj membroj estas 30 jaroj.

Elstaraj okazoj en la historio de FEJO estas la grandaj internaciaj eventoj aranĝitaj de la asocio:

  • IJK 1980 en Rauma. El tiu kongreso venas la koncepto de ”raŭmismo” en la Esperanto-movado, ĉar tie estis subskribita la Manifesto de Raŭmo. La kongreson partoprenis pli ol 300 homoj el 31 landoj.
  • Kvinpinta Semajno en Naantali en 1990 kun 50 finnaj kaj 127 eksterlandaj partoprenantoj.
  • KEF 2000 en Helsinki kun 200 partoprenantoj el pli ol dudeko da landoj.
  • KEF 2005 en Helsinki kun 120 partoprenantoj el dudeko da landoj.
kovrilpaĝo de Kvinpinto 3-1986

Dum sia ekzisto FEJO eldonis sian propran asocian informilon, kiu nomiĝas FEJO-Bulteno. Ĝi aperis jen en la formo de vera gazeteto, kun artikoloj kaj ilustraĵoj, jen en la formo de letero al la membroj.

Krom la Bulteno aperis ekde jaro 1985 ĝis jaro 2002 gazeto Kvinpinto, kiun faris kunlabore la junularaj Esperanto-organizoj FEJO, SEJU en Svedio, NJE en Norvegio kaj DEJO en Danio.

Inter la jaroj 1977 kaj 1991 FEJO plej ofte aranĝis renkontiĝon "Someraj Tagoj", kutime unu semajnfinan, sed kelkfoje pli longan. La nombro de partoprenantoj variis inter dekoj kaj malmultoj. Somerajn tagojn partoprenis ofte ankaŭ eksterlandanoj. En 1991 ĝi ne okazis pro manko de aliĝintoj kaj ankaŭ en la sekvintaj jaroj la evento ne reviviĝis. Poste la ordinaraj eventoj estas nomitaj FEJO-semajnfinoj. Tiujn oni organizas iom malregule en ajna tempo de jaro, laŭ intereso kaj eblecoj de la aktivuloj; ofte dum ĉiu sezono de la jaro.

Ekde 2007 FEJO organizis FEJO-Tendaron preskaŭ ĉiusomere, kutime en trankvila loko en la kamparo. Malgraŭ la nomo de la aranĝo, la plejparto de la partoprenantoj dormis en domoj.

Andrei Dumitrescu, prezidanto de FEJO

Estraro[redakti | redakti fonton]

En 2014 kaj 2015, la estraro de FEJO konsistis el:

Eksestraranoj[redakti | redakti fonton]

En la estraro de FEJO aktivis interalie Mira Anonen, Mikko Mäkitalo kaj Markus Sunela.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.sunela.eu/fejo/eo/content/estraro, vidita la 13-an de aŭgusto 2010, ne plu haveblas ekde 2020 kaj ne arkiviĝis, sed nun estas pluraj arkivigoj pri la retejo de FEJO, de 2021 ĝis 2023, en la retejo interreta arkivo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Allianssi, la nacia junulara konsilio de Finnlando

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]