Finnlanda mararmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finnlanda mararmeo
finne Merivoimat, svede Marinen
emblemo
flago
mararmeo
Komenco 1918
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo Turku, Finnlando
Retejo Oficiala retejo (finne, svede kaj angle)
vdr

La Finnlanda Mararmeo (finne Merivoimat, svede Marinen) estas unu el la branĉoj de la defenda armeo de Finnlando. La mararmeo laborigas 2300 homojn kaj proksimume 4300 junaj finnoj kadre de la deviga militservo estas trejnitaj ĉiujare. La Finna Mararmeo ankaŭ inkludas marbordajn fortojn kaj marbordan artilerion.

Organizado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de somero 2023, la komandanto de la Mararmeo estas la malfronta admiralo ("kontraŭadmiralo") Jori Harju. La mararmeo estas organizita en la mararmea komando, tri brigado-nivelaj unuoj kaj la maroficira akademio. Ekde 1998 la mararmeo ankaŭ inkludas la brigadon Nyland en Dragsvik, kie finnaj marsoldatoj aŭ "marbordaj ĉasistoj" estas trejnataj. La brigado estas la nura svedlingva unuo en la lando kaj ĝi pluportas la tradiciojn kaj batalhonorojn de la regimento Nyland (Uusimaa) de la Svedia armeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]