Fiumicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiumicino
Fiumicino
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco RM Romo
Geografia situo 41° 46′ N, 12° 14′ O (mapo)41.76666666666712.233333333333Koordinatoj: 41° 46′ N, 12° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m
Areo 213 km²
Loĝantaro 81 426 (2023)
Loĝdenso 381 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Aranova, Castel di Guido, Focene, Fregene, Isola Sacra, Maccarese, Malagrotta, Pantano di Grano, Passoscuro, Torrimpietra, Palidoro, Testa di Lepre, Tragliata kaj Tragliatella
Najbaraj komunumoj Anguillara Sabazia, Cerveteri, Ladispoli kaj Romo
Patrono Hipolito
Festa tago 5-a de oktobro
Nomo de loĝantoj fiumicinesi
Poŝtkodo 00054
Imposta kodo M297
Kodo laŭ ISTAT 058120
Telefona prefikso 06
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Fiumicino - prononco [fjumiĈI:no] - estas komunumo de centra Italio, kreita en 1992 per regiona leĝo n-o 25 de la 6-a de marto 1992 kiu disprenis parton de la teritorio de la komunumo de Romo.

Pli precize, transiris al la nova komunumo parto de la distrikto XIV de la komunumo de Romo enhavanta sep zonojn: Z.XXXVI Isola Sacra, Z.XXXVII Fiumicino, Z.XXXVIII Fregene, Z.XLII Maccarese Sud, Z.XLIII Maccarese Nord (kies eta parto restis ĉe Romo), Z.XLVI Torrimpietra kaj Z.XLVII Palidoro. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 81 426 loĝantoj sur areo de 213,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 381 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Hipolito, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Cerveteri, Romo, Anguillara Sabazia kaj Ladispoli. En la teritorio de la komunumo troviĝas la ĉefa flughaveno de Romo "Leonardo da Vinci" kaj stranda submunicipo Passo Oscuro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dekstre de la Canale di Fiumicino la Isola Sacra, maldekstre Fiumicino paese, en la fono la flughaveno kaj la haveno de Trajano
Focene, subdividaĵo de Fiumicino