Flórián Mátyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flórián Mátyás
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1818 (1818-05-03)
en Tritenii de Sus
Morto 2-an de aprilo 1904 (1904-04-02) (85-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj latinaantikva grekahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistolingvisto
vdr

MÁTYÁS Flórián (pro. ma:tja:ŝ) estis hungara historiisto, lingvisto, ano de MTA naskita en Felsődetrehem la 3-an de majo 1818 kaj mortinta en Pécs la 2-an de aprilo 1884.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Flórián Mátyás akiris siajn larĝajn konojn pri lingvo kaj historio kiel memlernanto. En la 1850-aj jaroj li loksidiĝis en Pécs kaj post mallonga instruado (1859 – 1861) li dediĉis sin al scienca esplorado. Li estis kontraŭ la lingvokomparado finn-ugra. Li eldonis kaj analizis mezepokajn fonttekstojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar nyelv finnítési törekvések ellenében (Pécs, 1857);
  • Észrevételek finnező véleményre a magyar ősvallásról (Pécs, 1858);
  • Magyar nyelvtörténeti szótárkísérlet (Pest – Pécs, 1868 – 1871);
  • Historiae Hungaricae Fontes Domestici (I – IV., Pécs – Bp., 1881 – 1885)

Fonto[redakti | redakti fonton]