Fladry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo ĉirkaŭita de fladry.

Fladry estas ŝnuro kun helaj (kutime ruĝaj, flavaj aŭ oranĝaj) pecoj de ŝtofo ligitaj al ĝi.[1][2]

Komence fladry estis uzita por ĉasado, plejofte por ĉasadi lupojn kaj vulpojn. Nuntempe fladry estas uzita por protekti paŝtejojn kontraŭ predantoj. Koloraj moviĝantaj flagoj elvokas timon en multaj bestoj, tial ili ne transiras markitan areon de la ŝnuro. Kiam bestio transpasis la ŝnuron, ĝi ne plu timas fladry-n.

Nuntempe fladry estas uzita kun elektraj bariloj, gardhundoj kaj aliaj metodoj. Kombini malsamajn aplikojn pliigas la nivelon de brutar-protektado.[2]

Trajtoj de la ĝusta fladry[2][redakti | redakti fonton]

  • samlongaj strioj de akvorezista materialo; strioj de ŝtofo mezurantaj 10x60 cm
  • vertikalaj strioj pendantaj je egalaj distancoj, sen rompo sur maldika ŝnuro; la distanco inter la vertikalaj strioj estas 40 cm
  • streĉita linio; streĉita fladry linio, 3–4 mm en diametro, pendis sur bastonoj fiksitaj en la grundo, 1,5–2 m super la konturo
  • perfekte fermita cirkvito; la distanco de la malsupra rando de la pendanta, vertikala strio de la grundo estas en la gamo de 10–20 cm (averaĝe 15 cm)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]