Flago de Virginio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Virginio
Flago de Virginio
Flago de Virginio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Priskribo Blazono subŝtata sur blua kantono
Oficialigo 1-a de februaro 1959
vdr

La flago de Virginio estas la oficiala emblemo de ĉi tiu subŝtato de Usono. Ĝi konsistas el la ŝtata blazono sur blua fono. La nuna versio de la flago estis adoptita komence de la Usona Milito de Sendependeco en 1861. Temas pri la ununura flago en la tuta lando kiu havas ian nudaĵon.

La moto en latino, "Sic semper tyrannis", situanta en la malsupra parto de la blazono signifas "Tiel ĉi ĉiam al la tiranoj". Tiu ĉi citaĵo estas atribuata al Marko Bruto, dum la murdo de Julio Cezaro en Romo. La virino estas la "Virto, la genio de la komunumo, vestita kiel unu el la amazonoj" (Kodo de Virginio § 7,1-26) kaj konstituas la alegorio pri Virginio. La kuŝanta viro estas simbolo de la tiraneco (oni rimarku la falintan kronon je la dekstro).