Flankofrazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flankofrazo estas nocio el la muziko kaj estas la dua ĉefparto de eksponado en la sonata ĉefmovimento. Dum la reekprenado ĝi estas transponita kaj eventuale variite ripetata.

En la modela kazo de klasikisma sonato (de kiu ekzistas multaj esceptoj) jena direbla pri la flanka frazo:

  • Antaŭ ĝi okazas transkondukado el la ĉefa frazo, kiu module preparas la tonalon de la flankofrazo.
  • Se la sonato staras en maĵoro, la flanka frazo staras en la dominantotonalo. se la sonato staras en minoro, la flankofrazo staras en la paralela maĵortonalo.
  • Je la komenco de flankofrazo staras aparta (ofte lirika) temo kontrasta la ĉefofrazan temon, plejofte nomata „dua temo“.
  • La flankofrazo ofte finiĝas per karaktere deflankiĝa „finaĵogrupo“. En la ekde Beethoven evoluiĝinta sonatoformo la finaĵogrupo ofte fariĝis memstara tria ĉefparto de la eksponaĵo kun aparta temo. Tiam oni diras „fina frazo“.
  • Dum la reekprenado la flanka frazo aperas retransponita en la ĉefan tonalon de la movimento. En minoraj sonatoj, kie ĝi dum la eksponado staris en la paralela maĵortonalo, ĝi tamen ofte ne aperas en la minortonalo, sed en ĝia maĵora varianto. (Ekz. en la unua movimento de la 5-a simfonio de Beethoven, kiu staras en c-minoro: Dum la eksponado la flankofrazo staras en Eb-maĵoro, dum la reekprenado en C-maxjoro.)

Tiuj karakterizaĵoj de flankofrazo iom post iom stampiĝis dumpase de la dua duono de la 18-a jarcento. Ekde la meza kreoepoko de Beethoven ofte aperas konsciaj deflankigoj de ĉi tiu formo (precipe en la harmoniaro).