Floßbach (Eckbach)
Floßbach | |
---|---|
tuj post la renaturigado
Floßbach nordöstlich von Dirmstein (la plej supra el tri retenbasenoj) | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Palatinato, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 8,1 km |
Fluo | |
Fonto | en Grünstadt kiel „Landgraben“ |
- Alteco super marnivelo | 164 m |
Enfluejo | en en Grünstadt en la rivereton Eckbach |
- Alteco | 100 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Grünstadt |
Trairataj komunumoj | Obersülzen, Dirmstein |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Sausenheimer Graben |
La rojo Floßbach (elparolu: [flOsbaĥ]), je la supra parto ankaŭ nomata Landgraben, aŭ pli precize Grünstädter aŭ Grünstadter Landgraben, estas 8,1 longa alfluanto de la rivereto Eckbach en la nordorienta parto de Palatinato, federacia lando Rejnlando-Palatinato. La rojo fluas nur sur la teritorioj de la urbo Grünstadt kaj la komunumoj Obersülzen kaj Dirmstein kiuj apartenas al la komunumaro Grünstadt-Land.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La Floßbach ekestas en Grünstadt per la kunfluo de pluraj fontrojoj, kiuj nomiĝas ĉi tie Gräben (= fosaĵoj) kiuj situas ene de la urbo. Poste la rojo fluas orienten al Obesülzen, kie alfluas la Sausenheimer Graben, kiu nur havas akvon dum kelkaj periodoj de la jaro. Ekd tie la akvejo nomiĝas Floßbach. Ĝi fluas je la suda rando de la montetoj Wörschberg (alteco 165) kaj Schneckenberg (alteco 143 m) Je la suda deklivo de la monteto Stahlberg (alteco 134 m) eĝi fluas preter Dirmstein suden. supre de la muelejo Niedermühle la rojo fluas de maldekstre en la rivereton Eckbach.
-
Floßbach en Dirmstein supre de la malsupra retirbaseno
-
Floßbach malsupre de la meza retirbaseno
-
meza retirbaseno el sudokcidento
-
meza retirbaseno el nordo
-
de la mediosocieto „Alte Sandkaut“ farita „porinsekta vilao“
-
libelo Calopteryx splendens ĉe la rojo
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Walter Lampert: 1100 Jahre Grünstadt, Stadtverwaltung Grünstadt, 1975
- Topografische Karte Nr. 6414, Grünstadt West, 1:25.000
- Topografische Karte Nr. 6415, Grünstadt Ost, 1:25.000