Folketing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la plenkunsida salono de la parlamento Folketing kun elektronika voĉdona tabulo

La Folketing [ˈfɔlkə.tɪŋ]; en la dana lingvo kutime kun sufikso "-et", kiu analogias al la esperantlingva difinita artikolo "la", de Folketinget, signifo proksimume "popola kunveno" aŭ "popola asembleo") estas la nacia parlamento de Danio. Ekde la 1953 ĝi kunsistas el unu parlamenta ĉambro kaj el 179 deputitoj. Po du el ili elektiĝas en la Ferooj kaj en Gronlando. Partio kandidatiĝanta pri iuj de la 175 daniaj parlamentaj seĝoj devas atingi almenaŭ 2 procentaĵojn de la balotaj voĉoj, aŭ rekte gajni en unu el la balotaj distriktoj.

Parlamenta sidejo estas la kastelo Christiansborg en Kopenhago.

Ĝis la jaro 1953 la Folketing nur estis la dua el du ĉambroj de la dania parlamento, kaj la unua parlamenta ĉambro nomiĝis Landsting ("ŝtata kunveno" aŭ "ŝtata asembleo").

La deputitoj de la Folketing elektiĝas por oficperiodo de 4 jaroj. La ĉefministro tamen ĉiumomente rajtas postuli ekstervicajn balotojn. En la kazo de la registaro en grava temo ne atingas plimultan subtenon de la parlamentantoj, la ĉefministro kaj sia registaro devas aŭ demisii aŭ anonci novajn balotojn.

Partiroj en la parlamento Folketing

Parlamentaj seĝoj post la baloto de 2011

Baloto de la 15-a de septembro 2011 (inter krampoj diferencoj al la antaŭa baloto de la jaro 2007):[1]

Deputitoj de la Ferooj

Deputitoj de Gronlando

Parlamentaj prezidantoj

La parlamenta prezidantaro konsistas el la prezidanto kaj ties kvar anstataŭantoj. Unuavica tasko de la prezidanto estas gvidi la parlamentajn sesiojn kaj kunordigi la ĉiutagan parlamentan laboron. Ekde la jaro 2007 parlamenta prezidanto estas Thor Pedersen (Venstre). Liaj kvar anstataŭantoj estas Svend Auken (Socialdemokraterne), Søren Espersen (Dansk Folkeparti), Helge Adam Møller (Det Konservative Folkeparti) kaj Holger K. Nielsen (Socialistisk Folkeparti). Dum en multaj aliaj parlamentoj la plej granda frakcio nomumas la parlamentan prezidanton, la deputitoj de la dania parlamento jam plurfoje interkonsentis pri reprezentanto de pli eta partio. Sume la kvin postenoj de la parlamenta prezidantaro tamen korespondas al la kvin plej grandaj parlamentaj frakcioj.

Eksteraj ligiloj

Notoj