Folkets hus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Folkets hus ĉe Norra Bantorget en Stokholmo. Socialdemokrata ĉefministro Göran Persson parolante ĉe Majtaga okazaĵo, 2006.

Folkets hus (esperante: "La Popoldomo") en Svedio estas la nomo de proletaj komunumejoj, kiuj troviĝas en preskaŭ ĉiuj urboj.

Kiam la sveda laborista movado kaj sindikatoj ekorganiziĝis dum la fino de la 19-a jarcento, la laboristoj vere bezonis sian propran lokalon, kie ili povus renkontiĝi sen perturbo. Kontraŭeco al la laborista movado de la kapitalistoj kaj terpropruloj fortis, kaj la laboristoj ne bonvenis utilizi la ekzistantajn lokalojn. Terpropruloj eĉ malpermesis renkontiĝojn subĉielajn.

La laboristoj en Svedio decidis aĉeti sian propran terspacon kaj konstrui siajn proprajn domojn. La ideo disvastiĝis sur la tutan landon. Konstruo financatis per kunlaboraj entreprenoj, pluraj formoj de kontribuo, kaj volonta laboro.

Stokholmo[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la Popoldomo en Stokholmo komenciĝis en 1897 kaj la domo malfermiĝis en 1901, troviĝante ĉe Norra Bantorget.

En 1906 la rusaj bolŝevikoj kaj menŝevikoj bonvenigitis okazigi sian kvaran kongreson ĉe la Stokholma Popoldomo.

En 1955 la origina Stokholma Popoldomo malkonstruiĝis por fari novan, pli grandan, kaj pli modernan domon.