Foncea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foncea
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26211
Demografio
Loĝantaro 94  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 37′ N, 3° 2′ U (mapo)42.615277777778-3.0377777777778Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 694 m [+]
Areo 22,72 km² (2 272 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Foncea (Provinco Rioĥo)
Foncea (Provinco Rioĥo)
DEC
Foncea
Foncea
Situo de Foncea
Foncea (Hispanio)
Foncea (Hispanio)
DEC
Foncea
Foncea
Situo de Foncea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Foncea [+]
vdr

Foncea [fonZEa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

La malgranda municipa teritorio de Ollauri.

Ĝi estas la plej norda kaj nordokcidenta municipo en la regiono ĉe la Montoj Obarenes kaj proksime al Miranda de Ebro kaj al la interkrutejo de Pancorbo sur ĉirkaŭ 1000 metroj de altitudo. La pejzaĝo estas de kalkoŝtonaj formacioj kaj arbaroj kiuj ne hegemonias rokoj. La municipa teritorio estas ĉirkaŭata de loĝlokoj de la provinco Burgoso. Estas ebenaĵo oriente kaj sude, dum hegemonias montaro nordokcidente.

Preĝejo de Foncea.
Turo de Foncea.

La plej frua mencio dokumenta de Foncea estas de 952. Tamen estis romia loĝado pro ekzistado de ŝoseo el Pamplono ĝis Briviesca. Tiu itinero estis pli longa, sed ankaŭ pli sekura, ĉar tra la interkrutejo de Pancorbo estis risko de embuskoj. Oni povas aliri al tiu iama romia vilao el Miranda de Ebro aŭ el Haro. Je alveno elstaras la sonorilturo de la preĝejo de Sankta Mikaelo, la ermitejo de Sankta Kristo kaj la turo Torre Mocha.

La urba kerno havis muregon kun kvar pordegoj kaj korespondaj arkoj (aktuale oni konservas nur unu). El iama epoko restas kelkaj blazondomoj. En 1366 Henriko la 2-a donacis la vilaĝon al Pedro González de Mendoza, kio estis konfirmita de Johano la 1-a en 1379, kaj pro tio, fine de la 15-a jarcento, lia blazono estis metita sur la volboŝtonoj de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, ĉar oni malaltiĝis el preskaŭ 700 loĝantoj meze de la 19-a jarcento ĝis nunaj 100.

Nuna ekonomio dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejo, restaĵoj de murego, turo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.