Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates
emblemo
private foundation • esplora institucio • charitable fund
Komenco 2000 vd
Geografia situo 47° 37′ 25″ N, 122° 20′ 44″ U (mapo)47.623611111111-122.34555555556Koordinatoj: 47° 37′ 25″ N, 122° 20′ 44″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Seatlo
Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates (Vaŝingtonio)
Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates (Vaŝingtonio)
DEC
Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates
Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates
Lokigo de Vaŝingtonio en Usono
Map
Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates
Fondinto(j) Melinda GatesBill Gates vd
Ĉefestro(j) Bill GatesMelinda Gates • Bill Gates Sr. vd
Membro de Koalicio por Novaĵoj de Epidemia Preparado • Malfermita Grupo de Financantoj de Esplorado • Tutmonda Esplorada Kunlaborado por Preparo kontraŭ Infektaj Malsanoj • Association of German Foundations • Atlantik-Brücke • Digital Public Goods Alliance vd
Filioj Institute for Disease Modeling vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr
Sideja komplekso en Seattle vidita el la Space Needle.

La Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates, en angla Bill & Melinda Gates Foundation (BMGF), kunigaĵo de William H. Gates Foundation kaj Gates Learning Foundation,[1] estas usona privata fondaĵo fondita de Bill kaj Melinda Gates. Kun sidejo en Seatlo, Vaŝintonio, estis lanĉita en 2000 kaj konsiderata en 2020 kiel la dua plej granda bonfara fondaĵo en la mondo,[2][3] posedanta 49.8 mil milionojn de usonaj dolaroj en havaĵoj.[4] La unuarangaj asertitaj celoj de la fondaĵo estas plibonigi la sanon kaj redukti la ekstreman malriĉecon tra la tuta mondo, kaj etendi edukajn oportunojn kaj alirojn al informoteknologio en Usono. Gravaj individuoj de la fondaĵo estas Bill Gates, Melinda Gates, Warren Buffett, Mark Suzman,[5] kaj Michael Larson.[6]

La BMGF havis financan donacion de 49.8 mil milionoj de usonaj dolaroj en 31a de Decembro 2020.[4] La skalo de la fondaĵo kaj la vojo kiun ĝi sekvas por apliki negocajn teknikojn al donacio faras ĝin unu el la plej gravaj agantoj de riska filantropio,[7] kvankam la fondaĵo mem notas, ke la filantropia rolo havas limigojn.[8] En 2007, ties fondintoj estis rangigitaj en la dua rango de plej malavaraj filantropoj en Usono, malantaŭ Warren Buffett mem.[9] En 2018, Bill kaj Melinda Gates donacis ĉirkaŭ 36 mil millonojn da usonaj dolaroj al la fondaĵo.[10][11] Ekde ties fondo, la fondaĵo subvenciis kaj subtenis ampleksan gamon de socialaj, sansistemaj, kaj edukaj disvolvigoj, kiel la establado de Stipendioj Gates Cambridge en la Universitato de Kembriĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. William H Gates Sr (angle). Alirita 4a de Decembro, 2020.
  2. Bill & Melinda Gates Foundation Financial Statement 2020.
  3. Novo Nordisk Holdings Report 2020.
  4. 4,0 4,1 Foundation Fact Sheet (angle). Bill & Melinda Gates Foundation.
  5. . The Gates Foundation has enormous impact. Its CEO leaving could have an enormous impact, too. (angle) (5a de Decembro, 2019). Alirita 12a de Marto, 2020.
  6. "Cascade Investment, Bill Gates' wealth manager", The Financial Times Ltd, 21a de Oktobro 2015.
  7. "The birth of philanthrocapitalism", The Economist, 23a de Februaro 2006.
  8. Guiding Principles. Arkivita el la originalo je 6a de Marto, 2010. Alirita 7a de Julio, 2009. Arkivigite je 2011-08-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-21. Alirita 2021-06-24.
  9. The 50 Most Generous Philanthropists. Arkivita el la originalo je 20a de Septembro, 2013.
  10. Foundation FAQ (angle). “From 1994 through 2018, Bill and Melinda gave the foundation more than $36.0 billion.”.
  11. Bill Gates (angle). “To date, Gates has donated $35.8 billion worth of Microsoft stock to the Gates Foundation.”.