Forbes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forbes Magazine)
Forbes
emblemo
la centra konstruaĵo de la magazino Forbes en la Kvina Avenuo de Novjorko
la centra konstruaĵo de la magazino Forbes
en la Kvina Avenuo de Novjorko
revuo • novaĵretejo
Komenco 15-a de septembro 1917 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Fondinto(j) Bertie Charles Forbes • Walter Drey vd
Posedata de Forbes vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La anglalingva periodaĵo Forbes Magazine estas inter la plej sukcesaj magazinoj pri ekonomiko tutmonde. Ĝi havas sian ĉefan sidejon en la Kvina Avenuo de Novjorko en Usono. Plej granda konkuranto estas la magazino Fortune. La ISSN-kodo de la magazino estas 0015-6914.

Historio[redakti | redakti fonton]

La magazino en la jaro 1917 fondiĝis fare de la skota enmigrinto Bertie Charles Forbes (1880–1954), kiu antaŭe laboris kiel priekonomia ĵurnalisto en la amaskomunikila konzerno Hearst. Post lia morto en 1954, lia filo Bruce Charles Forbes (1916–1964) transprenis la gvidadon de la magazina entrepreno. Post la morto de Bruce ties frato Malcolm Stevenson Forbes (1917–1990) transprenis la entreprenan gvidadon. Post ties morto, lia plej aĝa filo Steve Forbes (naskiĝis en 1947) iĝis prezidanto kaj entreprena gvidanto („Chief Executive“) de la firmao Forbes kaj ĉefredaktisto de la magazino.

Rangolistoj[redakti | redakti fonton]

La magazino konatas pro la multaj tie publikigataj rangolistoj pri diversaj temoj. La plej konataj el ili probable estas la "listo pri la plej influaj homoj de la mondo" kaj listo "la mondaj miliarduloj" pri la plej riĉaj personoj tutmonde. Krome aparte atentataj estas listo pri la 2000 plej grandaj entreprenoj de la mondo kaj "listo de la 100 plej potencaj virinoj tutmonde" (The World’s 100 Most Powerful Women). Kriterioj por la ordigo laŭ rango estas la apero en la mondaj amaskomunikiloj, kalkulite laŭ gazetaraj citaĵoj, kaj la politika kaj ekonomia influoj.[1] En la jaroj 2004[2] kaj 2005[3] la pintan lokon en tiu listo havis Condoleezza Rice kaj Ŭu Ji. En 2006 Angela Merkel kiel novelektita kancelierino (ĉefministrino) de Germanio ricevis la pintan lokon kaj tenis tiun lokon en 2007, 2008 kaj 2009.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]