Saltu al enhavo

Formiche Alto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Formiche Alto
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44440
Demografio
Loĝantaro 159  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 0° 54′ U (mapo)40.325-0.89333333333332 [+]
Alto 1 108 m [+]
Areo 78,165681 km² ( 781 6.5 681 ha) [+]
Formiche Alto (Provinco Teruelo)
Formiche Alto (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Formiche Alto
Formiche Alto (Hispanio)
Formiche Alto (Hispanio)
DEC
Situo de Formiche Alto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Formiche Alto [+]
vdr

Formiche Alto [forMIĉe ALto] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Formiche Alto kompreneblas kiel Supra "formiĉe", alude al iu kalkoŝtona konstrumaterialo por domkonstruado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 31 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj mezvoje inter Teruelo kaj La Puebla de Valverde ŝoseo komunikas oriente kun Formiche Alto, kaj poste al El Castellar, Cabra de Mora kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Camarena kaj ĉe la urba kerno fluas la rivero Mijares. La loĝloko staras je 1105 m super marnivelo. En la municipa teritorio estas ankaŭ la loĝloko Formiche Bajo (Malsupra Formiĉe).​

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de loĝado fare de iberoj. En Mezepoko estis strategia situacio sur monteto inter torentoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Formiche Alto oni malaltiĝis el 568 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 155 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]