Fort Daniel Conservation Area

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fort Daniel Conservation Area
parko [+]

LandoUsono
SituoIlinojso
- koordinatoj39° 46′ 54″ N, 88° 49′ 42″ U (mapo)39.7817-88.8283Koordinatoj: 39° 46′ 54″ N, 88° 49′ 42″ U (mapo)

Areo0,8 km² (80 ha)

Fort Daniel Conservation Area (Ilinojso)
Fort Daniel Conservation Area (Ilinojso)
DEC
Fort Daniel Conservation Area
Fort Daniel Conservation Area
Map
Fort Daniel Conservation Area

Retpaĝaro: Oficiala retejo angle
vdr

Fort Daniel Conservation Area estas parko granda je 0,8 km² lokita je 6,5 km oriente de Mount Zion, Ilinojso, Usono. La konservejo protektas la lokon de fantomurbo, Whistleville. Hodiaŭ, la parko koncentriĝas je marŝado kaj piknikado en la akvodislimo de la rivereto Big Creek oriente de Dekaturo.

Kvin signitaj vojetoj konsistas el 7 km de oportunoj por marŝado kiuj transpasas kaj retranspasas Big Creek. Ĉe la norda parto de la konservejo, distriĝejo inkluzivas piknikan ŝirmejon, ludejon kaj fajroringon. La parko taŭgas al arborigardistoj por trovi kaj indentigi la sukeraceron, la kverkon Quercus muehlenbergii, Triloban asiminon, Ptelea trifoliata kaj Kentukian kafarbon, kiuj kreskas en la konservejo.

La parkon bontenas la Macon County Conservation District.

La plej proksima grava ŝoseo estas Illinojsa Ŝtata Ŝoseo 121, sudoriente de Dekaturo.

Whistleville[redakti | redakti fonton]

Kvankam la supra akvodislimo de Big Creek estas nun malferma spaco, ĝi estis unu el la unuaj lokoj setlitaj de Eŭrop-usonanoj en la 1820-aj jaroj en tiu, kiu fariĝis la kantono Macon. Serĉante arbarkovritan teron kaj brullignon sur la senarba prerio, la setlantoj trovis ĉi tie maturajn kverkojn kaj hikoriojn. La unuaj alvenantoj nomis sian vilaĝon Whistleville. Diliĝenca kurso baldaŭ faris el la setlejo gravan haltejon inter Indianao kaj centra Ilinojso. Fruaj setlantoj estis plejparte el la usona sudo kaj oni identigis la setlejon kiel loko havanta loĝantojn kiuj favoris la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Usono dum la Usona Enlanda Milito. Post la milito, la loĝantaro de Whistleville malkreskis kaj finfine la vilaĝo fariĝis fantomurbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]